Komencigho de bonordigo de la superakvota regiono
La
regiono superakvota okupas pli ol 1000 kvadratajn kilometrojn, kovrante 20 guberniojn
de Chongqing kaj Hubei.
Sub la akvonivelo de 175
metroj en Chongqing che la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero oni devas forigi konstruajhojn
de ch. 30 milionoj da kvadrataj metroj, superakvi 8827 hektarojn da fruktarbaroj
kaj multajn rubejojn, necesejojn, hospitalojn kaj tenejojn de venenajhoj. Por
akvopolucia regado necesas malkonstruo kaj bonordigo de konstruajhoj superakvotaj.
La higiena profilaktika departemento antisepsos la malkonstruitajn loghejojn por
eviti epidemion post konstruigho de la akvokonservejo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero.
La bonordigo de la akvokonserveja fundo sekurigos navigacion sur la akvokonservejo.
La
bonordigo de la akvokonserveja fundo finighos antau marto de 2003. Junie de 2003
tiu parto sub la akvonivelo de 135 metroj komencis ricevi akvon, kaj nun oni devas
forigi 1.7 milionojn da tunoj da rubo kaj domojn de 13 milionoj da kvadrataj metroj.
Chinio jam investis centojn da milionoj da juanoj por tiu laboro.
Granda
transloghigo de loghantoj kaj malkonstruo de domoj
La
eksplodo che la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero finis la malnovan vivon de la loghantoj
kaj komencis la novan. Sukcese transloghigi sufiche grandan parton de la loghantoj
che la akvokonservejo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero kaj havigi al ili bonajn
vivkondichojn estas grava premiso de la bonordigo de la akvokonserveja fundo.
En
Fengjie-gubernio estas 50 mil loghantoj, kiuj devas transloghighi antau junio
de 2003, kiam komencighos elektroproduktado de la akvokonservo de la Tri Gorghoj
de Yangzi-rivero. Nun pli ol 40 mil loghantoj jam transloghighis au preparis tion.
En la nova gubernia urbo de Fengjie jam starighis butikoj, plansetlejoj kaj registaraj
oficdomoj. La domdekoraj kaj trafikaj kompanioj de la urbo nun estas tre prosperaj.
La
transloghigo de la loghantoj che la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero plenumighas en
4 periodoj. La periodo 1993-2003, komencita de transloghigo de loghantoj kaj finita
per ekproduktado de elektro en la akvokonservejo, estas la chefa. Dum tiu periodo
devas transloghighi pli ol 500 mil loghantoj che la akvokonservejo de la Tri Gorghoj
de Yangzi-rivero, kio influos la akuratan ekfunkciigon de la akvokonservejo.
Ghis
la fino de 2002 finighos la transloghigo de loghantoj.
Kapablo de la
china registaro por transloghigo de la loghantoj che la Tri Gorghoj
de Yangzi-rivero
Laukalkule
la totala nombro de la transloghighantaj loghantoj che la akvokonservejo atingos
milionon. Antaue oni timis, ke Chinio ne povos plenumi la plej grandan transloghigon
de loghantoj por konstruo de akvokonservejo en la monda historio. Sed la eksplodo
kaj la parte plenumita transloghigo montras, ke Chinio kapablas solvi tiun malfacilan
problemon en la mondo.
En la komenca periodo de
la transloghigo respondeculoj por tiu kreiva laboro proponis kombinon de ekspluato
kaj transloghigo. Nun Chinio jam investis ch. 3.8 miliardojn da usonaj dolaroj
por konstrui fruktghardenojn, scienc-teknikajn agrikulturajn bazojn, entreprenojn
kaj plansetlejojn, por ke modernaj urboj aperu unu post alia.
Lastatempe
Chinio praktikis 2 gravajn politikojn: uzi pli ol 1.2 miliardojn da usonaj dolaroj
por plibonigi la ekologian medion kaj 500 milionojn da usonaj dolaroj por trakti
geologiajn katastrofojn. La politikoj metos bazon por la daura disvolvigho de
la akvokonservejo de la Tri Gorghoj de Yangzi-rivero.