La Statistika Buroo de Chinio raportis, ke Chinio havas
1265 milionojn da loghantoj, el kiuj 807 milionoj vivas en la kamparo, tial problemo
de Chinio fakte estas problemo de kamparanoj. Solvo de la problemo de la chinaj
kamparanoj decidas la estontecon de la china ekonomio kaj ankau la stabilecon
de la china socio. En la laborraporto de la registaro farita en marto de 2002,
china chefministro Zhu Rongji prenis la problemon de malrapida kresko de enspezo
de kamparanoj kiel la unuan problemon el la urghe solvendaj. La disvolvigho de
la kamparo de Chinio frontas multajn problemojn, iuj montrighas chefe en tri flankoj.
256
milionoj da kamparanoj en senlaboreco
En la
china kamparo estas granda armeo da senlaboruloj. Profesoro Xiao Zhuoji de la
Pekina Universitato diris, ke lau nepreciza statistiko, en la china kamparo estas
200 milionoj da superfluaj laboruloj. Ili ne estis enkalkulitaj kiel senlaboruloj,
char kvankam ili ne povas plene utiligi laborhorojn, tamen ili almenau havas parcelon
da tero. 711 milionoj el la 800 milionoj da kamparanoj laboras, kaj 350 milionoj
el ili sin okupas per la unua industrio. Lau statistiko de 1995 Chinio havas 94.97
milionojn da hektaroj da kampoj, kaj specialisto kalkulis, ke 100 milionoj da
kamparanoj jam estas sufichaj por kulturi tiujn kampojn, do, 256 milionoj da kamparanoj
farighis superfluaj laboruloj.
Profesoro Xiao Zhuoji
diris: "Senlaboreco de Chinio estas plej serioza en la mondo, char unue la
pocentoj estas grandaj, kaj due, la absoluta nombro estas granda." "La
problemo de senlaboreco en Chinio estas tre malfacila kaj longe ekzistos, char
daure kreskos la loghantaro de Chinio kaj senchese kreskas la nombro de laborkapabluloj."
Urbanizo
de la kamparo estas grava pasho por doni laboron al kamparanoj. Tio utilas ne
nur al la labordonado por la 200 milionoj da senlaboraj kamparanoj, sed ankau
al la stabileco de la socio de Chinio. Oni raportis, ke la registaro estas ellaboranta
politikon por nuligi la limigon al dungigho de kamparanoj en la urboj. Tiu nova
politiko ludos bonan rolon por doni laboron al la kamparanoj.
Iuj
opinias, ke oni devas plene utiligi la shtatan obligacion, malmultigi importon
de mashinoj por engaghi pli da kamparanoj.
Granda diferenco de enspezoj
en la urboj kaj kamparo
Kvankam Chinio havis
richan rikolton de greno en sinsekvaj jaroj, tamen la enspezo de la kamparanoj
ne kreskis. Malalta enspezo de la kamparanoj malbone influis la stabilecon de
la socia ordo de la kamparo. Kamparanoj konsistigas grandan parton de la tuta
loghantaro de Chinio, tial malforta achetpovo de la kamparanoj malhelpas la disvolvon
de ekonomio.
Prezidanto de la China Agronomia Asocio
Hong Fuzeng diris, ke ankorau estas granda la diferenco inter la enspezoj de la
urbanoj kaj kamparanoj. En 2001 la enspezo de la urbanoj kreskis je 8.5%, 2.8-oble
pli multe ol tiu de la kamparanoj. Kaj kresko de agrikultura enspezo de la sudorienta
parto de Chinio estas 1.9-oblo de tiu de la meza kaj okcidenta partoj de Chinio.
Kresko de enspezo de aliaj profesioj estas 2.5-oblo de tiu de agrikulturo.
Fakuloj
havas gheneralan opinion, ke altigi enspezon de la kamparanoj kaj malpezigi ilian
sharghon estas shlosila pasho por stabiligi la kamparon de Chinio. Iuj opinias,
ke la chinaj kamparanoj frontas problemojn de multigho de senlaboruloj kaj pezigho
de impostoj, kaj ili frontos ankorau pli grandan defion post aligho de Chinio
al la Monda Komerca Organizo.
Zhang Baowen, vicministro
de la Agrikultura Ministerio de Chinio, diris, ke estas necese altigi la konkurencan
povon de agrikulturo. Li konsilis apliki avangardan teknologion kaj plibonigitajn
semojn kaj disvolvi brutobredadon kaj fishadon cele kreskigi enspezon de la kamparanoj
kaj altigi la konkurencan povon de la china agrikulturo.
Sed
specialistoj de kamparaj problemoj diris, ke sola kresko de enspezo ne sufichas
por solvi la problemojn frontatajn de la kamparanoj. Ili opinias, ke anstatauigi
lokan kolektadon de multaj impostoj per normigita kolektado de agrikultura imposto
estos efika por moderigi la strechan situacion en la kamparo.
Katastrofaj
"paradaj konstruajhoj"
En iuj lokoj
la gvidantoj ne zorgas pri solvo de aktualaj problemoj de la popolo en la produktado
kaj vivo, sed energie prodigas monon por konstrui luksajn domojn, sentaugajn vojojn
k.a., por plachi al la supera instanco cele rapide promociighi. Tiuj konstruajhoj
ne nur malshparas grandan sumon da mono, sed ankau pezigas la sharghon de la popolo.
La popolo nomas ilin "paradaj konstruajhoj". Chefministro Zhu Rongji
severe kritikis tiajn lokajn registarojn: "En iuj lokoj oni energie faras
sentaugajn 'paradajn konstruajhojn' kaj 'markajn konstruajhojn', blinde postulas
altan normon kaj lukson. Tie multaj homoj ne povas regule akiri salajron, sed
la gvidantoj fanatike lanchas konstruadon de tiaj konstruajhoj..."
Tao
Wucheng veninta de la kamparo prezentis longan peticion kuraci la "malsanon"
de energia konstruado de "paradaj konstruajhoj". Li diris: "Ekzameno
kaj nomumo de oficistoj estas decidataj de la supera instanco, sekve la subuloj
devas respondeci por la supera instanco, sed ne al la popolo. Ili mensogas kaj
trompas..."
Liang Mingde, unu el bazaj
shtatoficistoj, faris ekzemplon: Iu malrichega gubernia urbo kun 300 mil homoj,
multe subvenciata de la shtato, enspezas chiujare nur 30 milionojn da juanoj (8.3
juanoj egalas 1 usonan dolaron). Sed ghi konstruis en la urbocentro straton, kio
konsumis 20 milionojn da juanoj. La strato larghas 45 metrojn kaj longas 2000
metrojn, sed ne interligighas kun la aliaj stratoj. La strato estas iluminata
per luksaj lampoj, sed fakte en vespero preskau neniun oni vidas sur la strato.
Sed la lokaj gvidantoj fieras pro tiu strato kredante, ke ghi altiras investon.
Oni diris, ke la bezonata mono estis devige kolektita de la kadroj kaj parto estis
mono destinita de la centra registaro por helpi malrichajn kamparanojn.
Taskoj
pezaj
La china kamparo havas sur si la taskon
vivteni 800 milionojn da kamparanoj, kaj estas malfacilege shanghi la staton en
mallonga tempo. Tial la china registaro devas duoble penadi.
En
la laborraporto de la registaro chefministro Zhu Rongji aparte akcentis la agrikulturon
kaj la problemon de kamparanoj, ke oni prenu kreskigon de enspezo de la kamparanoj
kiel la plej gravan taskon, prenu kreskigon de enspezo de la kamparanoj kaj malpezigo
de iliaj sharghoj kiel gravan kriterion por ekzameni la kamparan laboron.
Prudentuloj
jam konsciis, ke estas necese apliki sintezan rimedon por kreskigi enspezon de
la kamparanoj: reordigi la strukturon de agrikulturo; altigi sciencan konsiston
de agrikulturajhoj; disvastigi efikajn sciencajn kaj teknologiajn fruktojn; multigi
investon por agrikulturo, precipe por mezaj kaj malgrandaj instalajhoj kaj ekonomiaj
projektoj, doni financan kaj kreditan subtenon; vigligi kamparajn entreprenojn,
transpostenigi laborulojn kaj akceli urbanizon de la kamparo kaj altigi enspezon
de la kamparanoj; stabiligi la politikon pri laukontrakta respondeca luado de
tero kaj administri shanghon de uzo de tero lau la principoj de memvoleco, normaligo,
stabileco kaj laulegheco.