La Europa Unio estas la kvara granda merkato de eksportajhoj
de Chinio kaj la dua granda liveranto de ties importajhoj. El vidpunkto de merkata
sistemo euro favoros al la disvolvigho de la ekonomio de Chinio.
I.
Euro kaj la china komerco
Unuflanke euro estas favora
al Chinio: likvidighis la nefikseco de la intershangha kurzo en la eura regiono,
kio multe malaltigis la koston de translandaj negocoj, kaj krome la Europa Unio
promesis daurigi la politikon de sinmalfermo al la eksterlando, tial la trialandaj
kompanioj inkluzive de tiuj de Chinio povos eniri en la europunian merkaton pli
facile kaj malmultekoste, kaj Chinio povos kreskigi eksporton al Europo. Kaj aliflanke
estas nefavora flanko al la china komerco, inkluzive de konkurencoj kauzitaj de
kresko de komercado interne de Europo; minaco de nova protektismo de la Europa
Unio; la Europa Unio ne nur sin direktis al tekstilajhoj kaj aliaj grandkvantaj
varoj en la kontraudumpingaj kazoj rilate Chinion, sed ankau alprenis limigajn
rimedojn al akvoproduktajhoj kaj kortobirdajhoj, kaj "protektismo de teknologia
komerco" kaj "protektismo de verda komerco" de diversaj higienaj
kriterioj kaj artikoloj por mediprotektado farighis armiloj de komerca protektismo.
II.
Euro kaj china enkonduko de fremda kapitalo
Ghis
la fino de 1997 la investo de europuniaj landoj al Chinio okupis nur 9 % de la
tuta investo, kaj la meznombra atingo de kapitalo estis nur 32.7%, malpli multe
ol 40.6% de Usono kaj 53.7% de Japanio. Euro akcelos rektan investon al Europo
mem kaj malmultigos investon al Chinio en mallonga tempo, sed euro utilos al plibonigo
de investa strukturo de fremdlandaj komercistoj en Chinio. Samtempe financaj merkatoj
de la landoj de eura regiono verasence unuighos, kio pretigos pli vastan ejon
por kolekti kapitalon por chinaj entreprenoj kaj financaj institucioj. En longtempa
vidpunkto, la eura kapitala merkato profunde influos Chinion en allogo de fremdlanda
kapitalo.
III. Euro kaj la ekstera shuldo kaj fremdvaluta
rezervo de Chinio
Euro farighos grava internacia
mono, kio malfortigos la pozicion de la usona dolaro kaj internacie multigos specojn
de fremdaj valutoj por rezervo. Tio estas bona shanco por pli granda stabileco
de la internacia financa sistemo. Sed tio estos longa periodo, kaj problemoj de
la eura regiono influos euron en defio kontrau la usona dolaro. Euro okupas 6%
de la resto de la ekstera shuldo de Chinio kaj ghia granda parto transiros la
transigan periodon de euro. Tial la forteco kaj la varia trajektorio de euro en
la estonteco elmetos pli altan postulon al la administrado de la fremdvaluta rezervo
kaj ekstera shuldo de Chinio.
IV. Euro kaj la chinaj
bankoj
Influo de euro sur la china financo montrighos
en tri flankoj: unue, interne de la Europa Unio pli kaj pli akrighos financa konkurenco;
due, ekster la Europa Unio kreskos la ekspluata forto de la financaj institucioj
de la Europa Unio en la Sudorienta Azio, Usono kaj la Meza Oriento; trie, en Chinio,
la Europa Unio, kiel integra tuto, certe pluapashe postulos de Chinio malfermon
de financa merkato, kaj la financaj institucioj de fremda kapitalo, kiel kolektivo,
faros pli fortan defion al la china financa afero.