Kune
kun veno de la jaro 2002, euro debutis sur la europa kontinento kun areo
de pli ol 2.4 milionoj da kvadrataj kilometroj. En tiu momento euro komencis cirkuli
kiel la legha mono en 12 europaj landoj. Marko, franko, liro k.a. de la 12 landoj
chesis validi en nul horo de la 1-a de marto.
Euro
estas nomo de mono oficiale difinita kiel unueca mono de la Europa Unio lau la
"Madrida Rezolucio" en decembro de 1995.
Naskigho
de euro konformas al la integrigho de la monda ekonomio kaj regionigho kaj grupigho
de la internacia ekonomio, al postulo de la pliraciigho de dispozicio de la mondaj
richfontoj. Kaj unuigho de mono estas la plej alta formo de efektivigo de unuigho
kaj kunlaboro.
De
iniciato en 1969 ghis efektivigho en 1999, la unuecigo de mono trapasis 30 jarojn.
De iniciato de starigo de europa mona alianco prezentita en la shtatestra konferenco
de la membroj de la Europa Komunumo en decembro de 1969 ghis difino de kerna intershangha
tarifo de europa mona sistemo en marto de 1979, tiu periodo dauris 10 jarojn.
Periodo de 1979 ghis 1989 estas portuta antauenpusha tempo, ke post Britio, Irlando
kaj Danlando, Grekio, Hispanio, Portugalio, Svedio, Finnlando kaj
Austrio
alighis al la Europa Komunumo. En 1988 la shtatestra konferenco de la Europa Komunumo
en Hanovro decidis establi la Ekonomia-Monan Aliancan Komitaton cele antauenpushi
kreon de unueca mono. De 1989 ghis 1999 estis periodo de laupasha efektivigo:
en 1991 gvidantoj de la 12 landoj de la Europa Komunumo kunvenis en Nederlando
kaj subskribis la
konvencion
de la Europa Ekonomia-Mona Alianco. En 1992 la Europa Unio anstatauis la Europan
Komunumon kaj 15 landoj farighis ghiaj membroj. En januaro de 1994 establighis
la Europa Mona Buroo. En decembro de 1995 la nomo de unueca mono estis difinita
de la Konsilio de la Europa Unio en Madrido kiel euro. En majo de 1998 la speciala
konferenco de shtatestroj de la Europa Unio en Madrido decidis lanchi
euron
en la 1-a de januaro de 1999 kaj difinis Belgion, Germanion, Hispanion, Francion,
Irlandon, Italion, Luksemburgion, Nederlandon, Austrion, Portugalion kaj Finnlandon
kiel la unuajn landojn de la eura sistemo. Junie de la sekvanta jaro Grekio alighis
al la eura regiono kaj en la 1-a de januaro de 2002 la monbiletoj kaj moneroj
de euro ekcirkulis en tiuj 12 landoj.