I.
Liu Yonghao: Privataj entreprenoj devas sin perfektigi.
Antau
20 jaroj Liu Yonghao kaj liaj tri fratoj ekokupis sin pri produktado de brutnutrajhoj
kaj nun la de li faritaj brutnutrajhoj konsistigas grandan procenton de la koncerna
merkato de Chinio. El la chinaj richuloj, elektitaj de la usona magazino Forbes,
li okupas la unuan lokon pro posedita miliardo da usonaj dolaroj. Post membrigho
de Chinio al MKO tiu eminenta entreprenisto farighis multe atentata de la gazetara
rondo.
Koncerne la demandon, kion faros chinaj entreprenoj
post membrigho de Chinio al MKO, s-ro Liu diris: "Post nia membrigho de MKO,
kompreneble la chinaj entreprenoj alfrontos fortan konkurencon, char la ekonomia
fundamento de la chinaj privataj entreprenoj ne estas solida kaj ili trovighas
ankorau en komenca periodo. Por sin perfektigi unue ili devas firmigi sian koncepton
pri la sistemo de privataj entreprenoj kaj fari la entreprenadon lau normoj kaj
ordoj de la merkato, kaj due, ili devas redukti la superfluajn administrantojn
kaj preventi dilatighon de sia administrantaro, kaj trie, ili devas bone funkciigi
siajn fundamentajn entreprenojn kaj levi prestighon de siaj produktoj. Surbaze
de tio ili devas alpreni diversajn manierojn por kombini la entreprenadon de siaj
varoj kun kapitala cirkulado. Fine oni devas sin liberigi el kateno de familieca
entreprenado, char multaj privataj entreprenistoj de Chinio ne konfidas fremdulojn,
dume ili mem ne kapablas sin konformigi al la shanghighema internacia merkato.
Nur se la chinaj privataj entreprenoj bone faros la supre diritajn flankojn, ili
kapablos konkurenci kun alilandaj entreprenoj."
Koncerne
la nunan staton de la privataj entreprenoj de Chinio, Liu diris: "Kvankam
ni alfrontas fortan konkurencon post membrigho de Chinio al MKO, tamen ni havas
niajn superecojn. Che ni la produktokosto estas malalta, la shtato donas subtenon
al ni kaj la historio de niaj privataj entreprenoj estas mallonga, tamen ili havas
fortan energion kaj en nia lando la merkata bezono daure kreskas. Ni jam havas
nombron da privataj entreprenoj kun certa skalo, tamen ili ghenerale estas malfortaj
en la granda familio de la entreprenoj. Ili bezonas helpon. Chiutage multe da
privataj entreprenoj bankrotas kaj multe da aliaj naskighas. La registaro jam
klare diris, ke ghi egale traktas chiujn entreprenojn, kio efektivighas tamen
malfacile. Pro la historia kauzo arkaika koncepto iagrade malhelpas disvolvighon
de privataj entreprenoj. La socio kaj gazetaro devas bone kompreni kaj helpi ilin,
por ke ili povu daure ekzisti kaj prosperighi."
II. Pan Hong: Por ke
la rigardantoj shatu chinajn filmojn
Pan
Hong estas filmstelo en Chinio. Parolante pri la nuna stato de la chinaj filmoj,
shi montrighis multe chagrenita. Shi diris: "Mi multe cerbumas pri elirejo
de la chinaj filmoj post membrigho de Chinio al MKO. Mi opinias, ke la perspektivo
de la chinaj filmoj ne estas ghojiga. Membrighinte al MKO, ni havos novan shancon
por levi nian aprecadon de filmoj kaj tio donos novan defion al la chinaj filmistoj.
Ni devas stari sur la sama linio kun la tuta mondo por konkeri la koron de la
rigardantoj. Tiuflanke la temoj estas shlosilo. Ili devas esti diversaj, koncernantaj
la popolan vivon; chu ili vere interesos la rigardantojn au ne, tio estas kerna
punkto por filma disvolvigho en Chinio."
Pan
havas siajn proprajn opiniojn pri bonaj filmoj. Shi diris: "La 80-aj jaroj
estis prosperaj jaroj de la chinaj filmoj. Ilia prospereco montris sin en multaj
bonaj rakontaj filmoj, kiuj elbakis eminentajn reghisorojn kaj aktorojn. Nun mankas
bonaj rakontoj al la chinaj filmoj. Iuj blinde komparas sin kun eksterlandaj kolegoj,
opiniante, ke granda investo kaj granda nombro da famaj aktoroj certe pliigos
shatatecon de la filmoj. Tio ja estas nur unu flanko de la problemo, sed la shlosila
estas bona temo de la filmoj.
III. Hu Faguang: Plifortigi kunlaboron kun
entreprenistoj de Hongkong
Hu
Faguang estas prezidanto de la Hongkong-a Federacio de Libero kaj Demokratio.
La 9-an de marto li faris paroladon en la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco, en kiu li diris, ke post sia membrigho al MKO Chinio nuligos en la
venontaj 5 jaroj multajn impostojn kaj regulojn malkonformajn al la merkataj konvencioj
por sin konformigi al la internacia merkato. Kun kreiveco kaj elasteco en administrado
la administrantoj de privataj entreprenoj certe ludos gravan rolon en la ekonomia
vivo de la china popolo.
Membrighinte al MKO, chinaj
entreprenoj alfrontos defion de la spertorichaj translandaj korporacioj kaj pro
tio ili devas farighi konkurencpovaj. Chi-flanke la pako kaj kvalito de la varoj
estas shlosilo por la sukceso. Chinaj varoj devas antau chio havi solidan bazon
de markoj, grandnombrajn klientojn kaj grandan debiton. Krom tio la entreprenoj
devas fabriki chiam pli novspecajn varojn kun granda scienc-teknika konsisto,
nur tio garantios la eternan vivipovon de iliaj markoj. La industrio de Hongkong
spertis la saman historion en la komenco de la pasinta jarcento, t.e. de prilaboro
de la importitaj krudmaterialoj al la hodiauaj markaj aferoj. La entreprenoj de
la cheftero de Chinio devas lerni ilian sperton kaj kunlabori kun ili por krei
famajn chinajn markojn. Aliflanke, char tiuj famaj markoj de Hongkong eniris en
la internacian merkaton antau longe la famaj markoj de la cheftero de Chinio povas
okupi sian lokon en la internacia merkato pere de ilia internacia komerca reto.
Nun
Chinio praktikas pordmalferman politikon ne nur en produktaj entreprenoj, sed
ankau en entreprenoj de telekomuniko, financo, kontado, juro kaj perado. Por gajni
klientojn oni devas starigi komercan fidindecon. Se la chinaj servoj ne sukcesos
en levo de la servo kaj kvalito, do la merkato estos certe okupita de alilandanoj.
La
chefteraj entreprenoj devas kunlabori kun la Hongkong-aj. Nun en Hongkong la serva
industrio kreas pli ol 80% de la profito de ghia ekonomia tuto. Pro historia kaj
geografia kauzoj Hongkong-aj entreprenistoj estas spertaj en la internacia komercado,
char ghiaj leghoj, konto kaj financo jam atingis la internacian nivelon. Hodiau,
kiam la leghoj, konto kaj financo de la cheftero de Chinio ne tute konformas al
la internaciaj, alilandaj investantoj preferas la Hongkong-ajn por sin defendi.
Ghuste pro tio Hongkong farighis centro de la internacia arbitracio. Kiel parto
de Chinio Hongkong havas multajn entreprenojn kaj fakajn personojn kun internacia
vidkampo kaj sperto. La entreprenoj de la cheftero povas lerni de Hongkong por
levi la kvaliton de sia servado, enkonduki novan nocion pri administrado kaj kuratingi
la mondnivelon. Krom tio, Hongkong chiam ludas la rolon de ponto kaj pere de ghi
la cheftero povas enkonduki pli da kapitalo kaj tekniko tre utilaj al disvolvigho
kaj renovigo de la serva industrio de la cheftero.
IV. Bian Changtai: Membrigho
de Chinio al MKO akcelos novan kreskon de china ekonomio
2002
estas la unua jaro post membrigho de Chinio al MKO. Kvankam la mallonga dolorego
kauzita de reformado kaj reguligo estas neevitebla, tamen Bian Changtai, fama
china ekonomia kaj komerca fakulo, kredas, ke la membrigho de Chinio akcelos novan
kreskon de china ekonomio.
Li opinias, ke la nivelo
de la ekonomia disvolvigho de Chinio kaj tiu de la mondo ankorau havas sufiche
grandan distancon. Membrigho de Chinio al MKO utilas al la ekonomia kresko de
Chinio, al rekta investo fare de eksterlandanoj kaj al disvolvigho de la terciara
industrio. Kvankam la tutgloba ekonomio depresiis de la pasinta jaro, tamen fakuloj
antauvidas, ke la ekonomia kresko de Chinio en 2002 restos 7-7.5%, dank' al la
daura praktikado de pozitiva financa politiko.
Antau
membrigho de Chinio al MKO la importo de Chinio estis malpli granda ol la eksporto
kaj post membrigho ili tendencos al ekvilibro, dum la importitaj kvantoj de energio,
ercoj kaj aliaj naturaj richfontoj, ekipajhoj kaj tekniko de softvaroj kreskos
multe, tio utilas al Chinio en racia utiligo de la tutglobaj richfontoj. Multe
kreskos eksporto de chinaj vestoj, tekstilajhoj, hejmaj elektraj aparatoj kaj
elektronaj varoj.
Dank' al pli largha pordmalfermo
de la china merkato, levigho de ghia travidebleco kaj nuligo de la profesiaj barieroj,
la alilandana investo kreskos pli rapide. En la venontaj 5 jaroj ghi supozeble
atingos chiujare 100 miliardojn da usonaj dolaroj.