La membrigho de Chinio al la Monda Komerca Organizo
(MKO) certe kauzos revizion de serio da chinaj leghoj, kaj oni nomas tion tria
ondo de la reformado de chinaj leghoj. En la chi-foja sesio de la China Popola
Politika Interkonsiligha Konferenco unu el la plej multe parolataj temoj estas
kiamaniere konformigi la chinajn leghojn al la reguloj de MKO.
La
unua ondo de la reformado de chinaj leghoj okazis fine de la 70-aj jaroj, kiam
Chinio ellaboris la politikon pri reformado kaj pordmalfermo. Tiam aperis legho
pri enkonduko de eksterlanda kapitalo. La dua ondo okazis komence de la 90-aj
jaroj, kiam publikighis serio da leghoj por fondi la sistemojn de modernaj entreprenoj,
financo kaj valorpaperoj.
Nun Chinio, kiu membrighis
al MKO, devas fari novajn leghojn, rezivii kaj aboli iujn leghojn, nekonformajn
al la nova situacio. Lau statistiko antau kaj post membrigho de Chinio al MKO,
Chinio devas doni kaj revizii 40 leghojn kaj statutojn, el kiuj 34 plenumighis.
Oni abolis 12 administrajn statutojn kaj post nelonge eksvalidighos 36 dokumentoj
de la Shtata Konsilantaro. Entute pli ol mil leghoj kaj reguloj devas esti ellaboritaj,
reviziitaj kaj abolitaj.
Antau membrigho de Chinio
al MKO, la supera leghdona institucio komencis grandskalan ekzamenon al siaj leghoj,
statutoj kaj difinoj lau la reguloj de MKO kaj promeso de la china registaro.
Chinio faris leghon pri kredito, reviziis leghojn pri markoj kaj autorrajto kaj
antau tio reviziis leghojn pri patentoj, entreprenoj investitaj de Chinio kaj
aliaj landoj, entreprenoj kunlabore administrataj de Chinio kaj aliaj landoj kaj
entreprenoj invesitaj de eksterlandanoj, tiel ke ghi fundamente plenumis la revizion
de koncernaj leghoj antau sia membrigho al MKO.
En
la estonteco la Kontanta Komitato de la China Popola Kongreso donos kaj revizios
ankau aliajn leghojn lau la nova situacio. Lau plano ghi faros revizion de la
legho pri ekzameno de importitaj kaj eksportotaj varoj kaj tiu pri asekuro. Nun
ghi sin okupas pri ellaboro de legho kontraumonopola, tiuj pri ekstera komerco
kaj kvaranteno de animalaj kaj vegetalaj produktajhoj. Samtempe kun tio Chinio
reordigas kaj revizias ankau la administrajn statutojn kaj lokajn statutojn kaj
registarajn difinojn lau la nova situacio post sia membrigho al MKO.
La
membrigho de Chinio al MKO profunde influos Chinion ne nur en ekonomio, sed ankau
en leghdonado. Ghi vekis la trian ondon de la reformado de chinaj leghoj, kio
faros la chinajn leghojn konformaj al la reguloj de MKO kaj promeso de Chinio
che ghia membrigho. La reguloj de MKO, nomataj internacia administra kodo, ja
estas destinitaj por kontroli chefe la registarojn kaj iagrade ili funkcios kiel
akceliloj por la registaroj en ilia legha sistemigo.