La 5-an de marto, chefministro de Chinio Zhu Rongji
faris raporton pri la registara laboro kaj en ghi li konigis la aranghon pri tio,
kiel la china registaro konformigos sin al la nova situacio post sia membrigho
al la Monda Komerca Organizo (MKO) kaj komplete levos sian nivelon pri pordmalfermo.
Li diris, ke la registaro devas plirapidigi reformadon de siaj funkcioj. Membroj
de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) montris siajn
opiniojn pri tio.
Gui Shiyong, konstanta komitatano
de ChPPIK, diris, ke post membrigho de Chinio al MKO oni faros novan postulon
al la registaro pri administrado de la ekonomio. La registaro kaj entreprenoj
estas du chefaj fortoj de la membrigho de Chinio al MKO, tamen chi-flanke promeson
faru la registaro, sed ne la entreprenoj. El la 492 paghoj de la 23 kontraktoj
de MKO nur 2 klauzoj rilatas al la entreprenoj, dum la ceteraj sole al la registaro
kaj precipe al la leghodonado kaj decido de la registaro. Lau reguloj de MKO la
registaro devas plirapidigi la transformadon de siaj funkcioj kaj fari renovigon
de la administrado.
Gao Shangquan, prezidanto de
la Sistem-rekonstrua Instituto, diris, ke antaue la registaro havis senlimajn
rajtojn, sed nun ghi devas limigi ilin; antaue ghi faris administradon rektan,
sed nun peran, por krei bonan etoson konforman al la internacia situacio.
Li
Yining, fama china ekonomikisto, figure diris: Se oni metos sablon, gruzjon kaj
cementon en miksilon kune kaj ekfunkciigos la miksilon, ju pli longe oni kirlos
ilin, des pli bona farighos la miksajho; la merkato ja similas al grandega miksilo.
La richfontoj farighas pli kaj pli harmoniaj kaj raciaj en senhalta miksado. La
miksilo bezonas administradon por flegado kaj riparado kaj iafoje ankau minimuma
reguligo, kiu tamen ne povas anstataui la miksilon. Ja estos sama la registaro,
kiu ne povas senpere aranghi la richfontojn anstatau la merkato. Sub la planizita
ekonomio la registaro rekte intervenis en la administradon de la entreprenoj per
diversaj sistemoj de ekzamenado, sed nun ghi devas shanghi la sistemon pri administra
ekzamenado kaj sin retiri el kampoj, kiujn ghi ne devas au ne kapablas regi.
S-ro
Xu Gengsheng de la China Akademio de Sciencoj diris, ke post sia membrigho al
MKO la registaro ludas chefe tri rolojn, t.e. ellabori planon pri ekonomia kaj
socia disvolvigho kaj garantii ghian plenumadon per ekonomiaj rimedoj; liveri
al la socio publikajn produktajhojn kaj pliigi sian investon al edukado, sciencoj
kaj tekniko; ellabori diversajn leghojn kaj regulojn por teni la socian ekonomion
en bona ordo. Efektive, post membrigho de Chinio al MKO la shargho de la registaro
farighos pli peza.