Antau
du jaroj en multaj urboj de Chinio aperis elektrobiciklo. Char ghi estas nova
trafikilo, oni ankorau ne difinis, chu ghi estas motorveturilo au ne. Tio vekis
diversajn opiniojn de la publiko. Komenton pri tio havas He Zuoxiu, fama fizikisto
de la China Akademio de Sciencoj kaj membro de la China Popola Politika Interkonsiligha
Konferenco.
S-ro He nun estas 75-jara. Li diris,
ke li komencis bicikli jam en la agho de 8 jaroj. Biciklo funkciis ne nur kiel
lia veturilo, sed ankau kiel lia sporta instrumento. Nelonge antau inauguro de
la chi-foja konferenco lia amiko donacis al li elektrobiciklon. Ghi tre plachis
al He kaj li tuj ekuzis.
Tamen He maltrankvilas
pri la sorto de la elektrobiciklo, char kvankam ghi estas rapidkura, peze sharghebla
kaj tauga kaj por maljunuloj kaj por junuloj kaj kompreneble shatata de multaj
klientoj, tamen ghi havas malsamajn sortojn en malsamaj lokoj de Chinio: En iuj
provincoj kaj municipoj oni legitimas ghin, sed en aliaj lokoj oni punas ghiajn
uzantojn kaj arbitre devigas forpreni ghian akumulatoron, dum en la ceteraj urboj
oni permesas ghian vendon kaj uzon, tamen rifuzas ghin licenci. La manko de koncernaj
leghoj kaj reguloj ne nur limigis ghian produktadon, sed ankau kauzis malordon
en la administrado.
Por ke tiu energishpara kaj
senpolua veturilo havu bonan sorton, He prezentis al la konferenco proponon ellabori
koncernan politikon pri ghi kaj akiris aprobon de pluraj membroj de la konferenco.