En la Kvina Sesio de la Naua China
Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) Chen Bangzhu, prezidanto de
la Komisiono pri Loghantoj, Richfontoj kaj Medio, diris: "En la pasinta jaro
mi 7-foje faris esploron pri energioj, loghantoj, konduko de akvo de sude norden
kaj aliaj kaj faris 6 prelegojn chi-rilatajn. Mi prenis la problemon pri energia
strategio kiel gravan objekton de la komisiono. Ni faris enketon en Heilongjiang,
Guangdong, Sichuan, Pekino kaj Tianjin kaj faris antauvidon pri kontraudiro inter
la rezervokvanto, strukturo kaj administrado de nafto, natura gaso, karbo kaj
aliaj strategiaj energioj de Chinio, la strategia bezono de Chinio pri energioj
en la venontaj 50 jaroj kaj interrilatoj inter la diversaj energioj. En la pasinta
jaro en la Kvara Sesio de la konferenco oni faris proponon pri konduko de akvo
de sude norden. Post tio la Komisiono pri Loghantoj, Richfontoj kaj Medio faris
profundan enketon pri la metodoj koncerne kondukon de akvo de sude norden kaj
esplore vizitis Libion, Egiption, Italion kaj aliajn landojn kaj proponis konduki
akvon per tuboj por garantii la akvan kvaliton en Pekino kaj Tianjin kaj liveri
bonkvalitan akvon al Pekino dum la Olimpikoj en 2008."
Koncerne
la laborplanon de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco por 2002,
Chen opiniis, ke verdigo de Chinio restos unu el la gravaj laboroj. Tiun laboron
prizorgos la Komisiono pri Loghantoj, Richfontoj kaj Medio. Oni faros esploron
ankau pri jenaj problemoj, kiel levi la atmosferan kvaliton de Pekino, preventi
kaj nuligi la tiean sabloshtormon, protekti akvon de Yangzi-rivero, praktiki la
politikon de naskolimigo en nacimalplimultaj regionoj, ekspluati turismajn richfontojn
en okcidenta Chinio kaj disvolvi ekologian agrikulturon.