La
13-an de marto fermighis en Pekino la Kvina Sesio de la Naua Tutlanda Komitato
de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK). S-ro Li Ruihuan,
prezidanto de ChPPIK, faris gravan paroladon.
Dum
la 10.5-taga konferenco, la komitatanoj auskultis kaj diskutis la laborraporton
de ChPPIK kaj tiun pri prezentitaj proponoj liveritaj depost la Kvara Sesio de
la 9-a Tutlanda Komitato de ChPPIK, cheestis la Kvinan Sesion de la Naua Tutlanda
Popola Kongreso, auskultis kaj diskutis la raporton de china chefministro Zhu
Rongji pri la registara laboro, tiujn pri planado kaj bugheto de la shtato kaj
tiujn de la chinaj superaj jughejo kaj prokurorejo. La komitatanoj montris tre
pozitivajn opiniojn pri tiuj raportoj kaj ankau prezentis siajn proponojn.
La
fermon cheestis koncernaj respondeculoj kaj diverslandaj senditoj en Chinio.