En la 10-a de marto okazis en Pekino laborkunsido pri
la medio de homaj richfontoj. China prezidanto Jiang Zemin prezidis la kunsidon
kaj faris paroladon. Li emfazis, ke por efektivigi la dauran disvolvighon de la
ekonomio kaj socio de Chinio, por ke la posteuloj de la china nacio chiam havu
bonajn kondichojn por ekzisto kaj disvolvigho, oni nepre devas ghuste trakti la
rilatojn inter la ekonomia disvolvigho kaj la medio de homaj richfontoj, akceli
la akordon kaj harmonion de la homoj kaj la naturo, pene krei civilizacian disvolvighan
vojon por progresa produktado, bona vivo kaj bona ekologia medio.
Chefministro
Zhu Rongji emfazis en sia parolado la chefajn laborojn rilate medion de homaj
richfontoj: nome, daurigi la stabilan malaltan kreskadon de la loghantaro por
efektivigi la difinitan celon de superrego de la nombro de la loghantaro; akcenti
la administradon kaj racian utiligon de la teraj richfontoj de la shtato kaj pluapashe
sciencigi, normaligi kaj legalizi la administradon, ekspluaton kaj utiligadon
de la shtataj teraj richfontoj; plifortigi mediprotektadon kaj ekologian konstruadon
kaj doni grandan atenton al traktado de poluado en gravaj basenoj, regionoj, maroj
kaj grandaj kaj mezgrandaj urboj; plifortigi akvoadministran konstruadon kaj administradon
de akvorichfontoj.
Chefaj gvidantoj de la provincoj,
autonomaj regionoj kaj municipoj cheestis la kunsidon.