Menciante
subigon de sabla ventego en Chinio, popola reprezentanto Chen Shoupeng veninta
de la Autonoma Regiono de Interna Mongolio montris grandan intereson. "En
marto de 2001, kiam mi venis al Pekino por partopreni en la kongreso, Pekino estis
atakata de sabla ventego, kaj servisto de la hotelo sherce diris al mi, ke la
popolaj reprezentantoj de Interna Mongolio alportis al Pekino la sablan ventegon."
La
sherco de la servisto pikis la koron de Chen Shoupeng. Post reveno de la kongreso
li iniciatis la fondighon de la Asocio de Esploro kaj Subigo de Sabla Ventego
de Interna Monglio de Chinio kaj prenis sur sin la prezidantecon.
Li
aghas jam 70 jarojn, sed por akiri primarajn materialojn, li faris esploradon
en Muus-dezerto unu jaron. Li estis kontenta pri la esplorado. Li konigis, ke
la asocio kaj koncernaj departementoj faris kunlaboron en aeroplana dissemado
de herbosemoj. Rezulte de tio malmultighis nudaj dunoj. Post kelke da jaroj la
nudaj dunoj certe kovrighos de herboj. Krome la asocio kulturis 200 hektarojn
da forsto che la Flava Rivero en Interna Mongolio.
Sabla
ventego originas de la Altebenajho de Interna Mongolio kaj duono devenas de la
Mongola Popola Respubliko. Chen diris, ke penado de Chinio sola ne povas radikale
subigi la sablan ventegon, kaj necesas kunlaboro de periferiaj landoj kaj internacia
organizo tiurilate.
Por altigi la konscion de la
publiko pri mediprotektado, li kaj lia asocio planas starigi forumon de ekologia
konstruado kaj ekologian retstacion kaj kompili legolibron pri ekologia virto.
Evidente post la kongreso li havos multon por fari.