Posttagmeze
de la 7-a de marto okazis dua kunveno de la Kvina Sesio de la Naua Tutlanda Komitato
de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK). 12 komitatanoj
faris paroladon en la kunveno rilate ekonomian konstruadon, loghantaron, richfontan
medion k.a. gravajn aferojn.
Rilate altigon de enspezo
de la kamparanoj kaj rapidigon de modernigo de agrikulturo, la komitatanoj diris,
ke la unika solvo por altigi enspezon de la kamparanoj estas reciproka stimulo
de la unua, sekundara kaj terciara industrioj en la kamparo. Por rapidigi modernighon
de agrikulturo, oni devas imiti la farojn de la kamparo de marbordaj regionoj,
kaj en grandarea cedo de kampoj al forstumado en la okcidentaj provincoj oni devas
konsideri la interesojn de la kamparanoj en longa estonteco.
Pri
stimulo kaj konsultigho por la popola investo kaj reformado de divido de dividendo,
la komitatanoj opiniis, ke oni devas instigi la socian investon kaj efike utiligi
la popolan kapitalon, ke la registaro devas turni la politikon de makrokontrolo
al kreskigo de la homgrupo de meza enspezo.
La
komitatanoj diskutis ankau pri la situacio de la fabrikado de Chinio, la socia
kredita sistemo de la tuta lando, la sekureco kaj protektado de la socio de Chinio.
Parolado
en tia kunveno estas grava formo por la komitatanoj en plenumo de ilia devo kaj
demokratia rajto, tial ChPPIK estas nomata la plej granda demokratia forumo.