Opono kontrau terorismo farighis multe parolata temo
de la popolaj reprezentantoj. S-ro Yang Yunzhong, profesoro de iu militafera universitato
de Chinio, proponis kiel eble plej baldau ellabori kontrauterorisman leghon por
havigi al la batalo kontrau la en- kaj eksterlandaj terorismaj fortoj efikan leghan
armilon.
Post la okazajho de la 11-a de septembro,
terorismo kaj opono kontrau terorismo farighis unu el la fokusoj de la milita
kaj politika batalo de la mondo. Nun la tutmondighinta terorisma forto pli kaj
pli serioze minacas la sekurecon de multaj landoj kaj ankau Chinio vizaghas al
minaco de terorisma forto.
Yang diris: "Protekti
la shtatan suverenecon kaj teritorian integrecon de Chinio kaj oponi kontrau chia
nacisplitismo, internacia terorismo kaj religia ekstremismo estas grava enhavo
de shtata sekureco en la nova jarcento. Chu oni povos efike venki la minacon de
tiuj tri fortoj al Chinio, tio koncernos la socian stabilecon kaj sekurecon de
la popola vivo, la sekurecon kaj disvolvighon de la lando."
Fine
en sia projekto profesoro Yang diris: "Chinio devas kiel eble plej baldau
ellabori kontrauterorisman leghon. Tio estas urgha bezono de la kontrauterorisma
batalo de la mondo, pruvos klaran starpunkton de Chinio kontrau chia terorismo
kaj konformos al la bezono de la internacia kunlaboro en batalo kontrau terorismo."