En la chi-foja sesio la malnovaj paroltemoj estis denove
diskutataj de la komitatanoj de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
(ChPPIK). Sed remachante iliajn diskutojn, oni povas trovi, ke ili aldonis jam
novajn vidpunktojn al la malnovaj problemoj. El tio oni povas vidi novajn shanghighojn
de la situacio de la lando, la inklinon de la popolo kaj la novan tendencon de
la socia progreso.
La paroltemo pri "sinpreparo
por aligho al la Monda Komerca Organizo (MKO)" turnighis al tiu pri "sinkonformigo
al aligho al MKO". Dum la lasta sesio la komitatanoj pli multe diskutis pri
la favoro, malfavoro, shanco kaj defio de aligho al MKO. Nun Chinio jam estas
oficiala membro de la organizo kaj lau la projektoj de la komitatanoj oni rimarkis,
ke la komitatanoj zorgis pri apliko de efikaj rimedoj por vizaghi al la aligho
al MKO, turno de defio en shancon, utiligo de la favoro kaj evito de la malfavoro.
Parto de la komitatanoj zorgis kiel observi la internacian principon, pluapashe
shanghi la funkcion de la registaro, rapidigi reformadon de la sistemo de administra
ekzameno kaj antauenpushi lauleghan administradon. Krome ili zorgis ankau pri
tiuj problemoj, ekzemple kiel vizaghi al la internacia merkato, pushi la reguligon
de la industria strukturo kaj levi la internacian konkurencan povon de la entreprenoj,
kiel pluapashe profundigi la reformadon kaj starigi sistemon de socialisma merkata
ekonomio.
La paroltemo pri la Deka Kvinjara Plano
turnighis de propono kaj konsilo por la bona komencigho de la plano en zorgadon
de daura sana progreso de la nacia ekonomio dum la periodo de la Deka Kvinjara
Plano. La Deka Kvinjara Plano bone komencighis en nefavora internacia ekonomia
situacio, kio multe kreskigis la memfidon de la china popolo. Kiel vizaghi al
la atako de la shtormo de la pli komplika kaj shanghighema internacia ekonomia
situacio kaj teni dauran kaj stabilan kreskon de la ekonomio farighis chefa temo
diskutata kaj zorgata de la sesio.
"Agrikulturo,
kamparo kaj kamparanoj" chiam estis fokusa paroltemo de ChPPIK. En la chi-foja
sesio la komitatanoj daure zorgis pri la reguligo de la agrikultura strukturo,
pri malpezigo de la shargho de la kamparanoj kaj kreskigo de ilia enspezo. Krome
ili zorgis ankau pri altigo de la internacia konkurenca povo de la china agrikulturo
en la intensa konkurenco sur la internacia merkato, pri reguligo de la agrikultura
strukturo konforme al la internacia merkato kaj altigo de la efiko de la agrikultura
produktado. En la pasinta jaro la totala produktokvanto de greno de Chinio malmultighis
kompare kun tiu de 2000, sed la enspezo de la kamparanoj kreskis je 4 pocentoj
kompare kun tiu en 2000. Tio pruvis, ke reguligo de la agrikultura strukturo akiris
unuajn sukcesojn.
La paroltemo pri la reformado
de shtataj entreprenoj turnighis de "sin liberigi de malfacilo en tri jaroj"
al kulturo de nombro da grandaj entreprenoj posedantaj internacian konkurencan
povon. En la pasinta jaro shtataj entreprenoj sukcese sin liberigintaj de malfacilo
vizaghas al la situacio de intensa konkurenco de internacia merkato. Iuj komitatanoj
opiniis, ke oni devas apliki rimedojn por kiel eble plej baldau altigi la internacian
konkurencan povon de la chinaj industrioj kaj entreprenoj, ke la shtataj entreprenoj
devas havi la konscion pri internacia konkurenco, starigi la tutmondan koncepton,
kiel eble plej baldau ellerni utiligi la en- kaj eksterlandajn richfontojn kaj
merkatojn kaj organike kombini "enkondukon" kaj "eliron" por
potencigi la entreprenojn en la internacia konkurenco.
La
paroltemo "helpi kamparanojn elturnighi el malricheco" turnighis de
solvo de la problemo de minimuma vivtenado de malrichaj kamparanoj al helpo al
la tuta "malforta socia homgrupo". Chi-jare la komitatanoj zorgis pri
plifortigo de helpo al la "malforta socia homgrupo" konsistanta el malrichaj
kamparanoj, senlaboraj urbanoj kaj kamparano-laboruloj en la urboj kaj zorgis
pri kuna bonhavigho de la tuta socio post richigho de parto de la popolo. La zorgo
de la komitatanoj pri batalo kontrau korupto kaj pledo por honesta administrado
kaj kredindeco estis fokusigita sur kompletigo de legho-sistemo kaj starigo de
kredindeco por trovi radikalan solvon.
Malnovaj
paroltemoj de ChPPIK enkorpigis novan signifon, kio spegulis progreson kaj evoluon
de la socio.