La
5-an de marto inaugurighis en Pekino la Kvina Sesio de la Naua Tutlanda Popola
Kongreso (NTPK) de Chinio. Chefministro Zhu Rongji faris laborraporton de la china
registaro.
La raporto koncernas ok flankojn rilate
la registaran laboron:
Rapidigi progreson de ekonomio
per pligrandigo de enlanda bezono de Chinio.
Rapidigi
progreson de agrikulturo kaj kampara ekonomio kaj kreskigi enspezon de la kamparanoj.
Antauenpushi
reformadon de la ekonomia sistemo kaj reguligon de la ekonomia strukturo.
Altigi
la nivelon de pordmalfermo en chiuj flankoj lau bezono de la nova situacio post
la aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo.
Daure
plenforte reguligi la ordon de la socialisma merkata ekonomio de Chinio.
Praktiki
la strategion prosperigi Chinion per sciencoj kaj eduko kaj evolui kontinue; plifortigi
ideologian konstruadon.
Pli profunde reformi funkciojn
de la registaro kaj plifortigi honestan politikon.
Pli
bone fari la diplomatiajn aferojn.
Zhu Rongji diris
en la raporto, ke en 2001 la nacia ekonomio de Chinio tenis bonan tendencon de
disvolvigho, la enlanda produktovaloro de Chinio levighis je 7.3% kompare kun
tiu de 2000; pliprofundighis la reformado de la ekonomia sistemo; progresis la
sciencoj, tekniko, eduko kaj sociaj aferoj; plibonighis la vivo de la popolo.
Zhu
Rongji diris, ke en la nova jaro Chinio devas teni la ekonomian kaj socian stabilecon,
pligrandigi enlandan bezonon, daure profundigi la reformadon, pligrandigi la pordmalfermon,
rapidigi reguligon de la eknomia strukturo, plifortigi la merkat-ekonomian ordon,
levi la kvaliton kaj efikon de ekonomia kresko kaj akceli konstantan progresadon
de la nacia ekonomio kaj socio por renkonti la 16-an Tutlandan Kongreson de la
Komunista Partio de Chinio okazonta en oktobro.
2866
reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso cheestis la inauguron.