En la 4-a de marto la unua gazetara konferenco de la
Kvina Sesio de la Naua Tutlanda Popola Kongreso (NTPK) anoncis en Pekino, ke la
Kvina Sesio de NTPK inaugurighos en la 5-a kaj fermighos en la 15-a de marto,
en dauro de 10 tagoj kaj duono.
Kiel la lasta regula
kunveno de la Konstanta Komitato de NTPK, la sesio ekzamenos la laborraportojn
de la registaro, la Konstanta Komitato de NTPK, la Supera Popola Kortumo kaj la
Supera Popola Prokurorejo, ekzamenos kaj aprobos la planan raporton kaj bughetan
raporton. Pro tio, ke en la venonta jaro okazos la Deka Tutlanda Popola Kongreso,
la chi-foja sesio ekzamenos rezolucion (projekto) pri la nombro de kongresanoj
kaj vochdonado kaj la projekton tiurilatan de Hongkong kaj Makao.