Posttagmeze
de la 3-a de marto de 2002, solene inaugurighis en Pekino la Kvina Sesio de la
Naua Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco
(ChPPIK). Tio estis la unua sesio de la organizo de la plej vasta china patriota
unueca fronto post la aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo kaj ankau
grava kunveno antau la 16-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio
(KPCh).
La konferenco estis prezidita de prezidanto
Li Ruihuan de ChPPIK. Komisiite de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Komitato
de CPPIK, vicprezidanto de ChPPIK Ye Xuanping faris laborraporton de la Naua Konstanta
Komitato de ChPPIK. Li diris, ke en la pasinta jaro la Konstanta Komitato de ChPPIK
prenis la centran laboron de la shtato kiel la sian, rigore observis la du temojn
de solidareco kaj demokratio, bone plenumis la funkciojn de politika interkonsiligho,
demokratia superrigardo kaj partopreno en kaj diskuto pri politikaj aferoj, kaj
dispoziciis plenumon de la diversaj laboroj taskitaj de la Kvara Sesio de la Naua
Tutlanda Komitato de ChPPIK. En la pasinta jaro, la Konstanta Komitato de ChPPIK
faris jenajn laborojn: profunde studis la paroladon de prezidanto Jiang Zemin
faritan en la 1-a de julio de 2001 kaj la gravan penson "tri reprezentantaj",
serioze studis kaj efektivigis la spiriton de la Sesa Sesio de la 15-a Centra
Komitato de KPCh; profundigis kaj fortigis la konscion pri spegulado de la socia
stato kaj la popola opinio, ellaboris "Kelkaj opinioj de la Tutlanda Komitato
de ChPPIK pri pluapasha fortigo de la laboro de spegulado de la socia stato kaj
la popola opinio"; okazigis kunsidojn de laborsperto che la lokaj komitatoj
de ChPPIK, plifortigis interkomunikadon kaj direktadon al laboroj de lokaj komitatoj
de ChPPIK; festis la 90-an datrevenon de la Revolucio de 1911 por disvolvi la
gloran tradicion de patriotismo, solidareco kaj prosperigo de la china nacio;
sendis la komitatanojn inspekti kaj enketi pri la gravaj politikoj de la shtato
kaj la problemoj zorgataj de la popolo kaj ellaboris altkvalitajn raportojn; faris
3737 projektojn, metis 3566 el ili en kazojn kaj solvis 3527 el ili; fundamente
finis reordigadon, kompiladon kaj redaktadon de la konservataj historiaj kaj kulturaj
materialoj kun 300 milionoj da ideogramoj kaj pretigis valorajn materialojn por
daura konservado, politika konsultigho, solidareco kaj edukado; oftigis interkomunikadon
kun elmigrintoj en Hongkong, Makao kaj Taiwan, akcelis la unuighon de la en- kaj
eksterlandaj chinoj kaj akcelis la grandan aferon de paca reunuigho de la patrolando;
okazigis dufoje internaciajn simpoziojn "Forumo de la 21-a Jarcento",
vigligante la eksterlandan amikighon de ChPPIK; la konstruado de la oficejo de
ChPPIK estis plifortigita kaj la servo al la diversaj partioj, popolaj societoj
kaj komitatanoj estis multe plibonigita. En la diversaj plenumendaj laboroj la
konstanta komitato disvolvis pozitivan rolon de la diversaj partioj, societoj
kaj diversrondaj personoj.
Vicprezidanto de ChPPIK
Luo Haocai faris laborraporton pri projektoj faritaj depost la Kvara Sesio de
la Naua Konstanta Komitato de ChPPIK.
La chefaj
programeroj en la 10.5-taga tagordo de la Kvina Sesio de la Naua Tutlanda Komitato
de ChPPIK estas: auskulti kaj ekzameni la laborraporton de la Konstanta Komitato
de ChPPIK; auskulti kaj ekzameni la raporton pri la projektoj faritaj depost la
Kvara Sesio de la Naua Tutlanda Komitato de ChPPIK; cheesti la Kvinan Sesion de
la Konstanta Komitato de la Naua Tutlanda Popola Kongreso por auskulti kaj diskuti
la laborraporton kaj aliajn raportojn de la registaro; ekzameni kaj aprobi la
rezoluciojn. 2267 komitatanoj alestis la Kvinan Sesion de la Naua Tutlanda Komitato
de ChPPIK.
ChPPIK establighis en 1949 kaj estis
organizo de la patriotisma unueca fronto de la china popolo, grava institucio
de multpartia kunlaboro kaj politika interkonsiligho sub la gvido de KPCh, grava
formo por disvolvo de socialisma demokratio en la politika vivo de Chinio. Ghi
havas vastan reprezentantecon kaj ghiaj chefaj funkcioj estas politika interkonsiligho,
demokratia superrigardokontrolo kaj partopreno en kaj diskuto pri politikaj aferoj,
kaj solidareco kaj demokratio estas du punktoj de ghia temo. Chiujara sesio de
ghia Tutlanda Komitato estas la plej solena interkonsiligho pri la shtataj aferoj
de Chinio.