La cent biologo-informadikistoj de la Pekina Genologia
Instituto plejparte estas gejunuloj, kiuj antau nelonge diplomighis el universitatoj.
El tiu modesta privata instituto elkovighos centro de biologia teknologio.
La
estro de la instituto diris, ke liaj laborantoj malchifras chiutage 28 milionojn
da genaj pecoj. Ekde la tago, kiam Chinio partoprenis mezuradon kaj mapadon de
homaj genoj, la instituto iom post iom larghigis sian studkampon. Kunlabore kun
danaj esploristoj ghi plenumis bildon de porka geno, dume ghi esploras, kial azianoj
pli facile suferas de hepatito ol europanoj.
La
biologia teknologio alfrontas novan revolucion. Nun miloj da chinaj sciencistoj
sin okupas pri biologi-genologia teknologio en universitatoj, institutoj kaj kompanioj.
En 2001 la vendovaloro de la china biologia industrio estis 2.4 miliardoj da usonaj
dolaroj, 3-oble de la germana. Nun Chinio estas la plej granda lando de produktado
kaj eksporto de antibiotikaj medikamentoj. Serchi la genetikan kauzon de malsanoj
estas grava problemo en biologia esplorado. Krome, Chinio estas rigardata kiel
movforto de disvolvo de industriaj plantoj kun transformaj genoj. En 2015 la produktokvanto
de industriaj plantoj kun transforma genaro konsistigos 40% de la totala produktokvanto
kaj el ili la plej grava estas rizo kun transforma genaro.
Sciencistoj,
studintaj en Usono kaj Europo, revenis en Chinion kaj multe kontribuis al sia
patrio. Nun per rimarkinda salajro kaj nelimigita esplorado Chinio altiris al
si multe da elmigrintaj studentoj.
La china
stato multe diferencas de tiu en Germanio kaj Usono. En esploro pri genaro en
Chinio ne kiel en multaj aliaj landoj estas kritika publika opinio, kiu ofte malhelpas
la esploradon, kaj chi-flanke en Chinio preskau ne trovighas morala tabuo. Multaj
ech hodiau ne scias, kio estas geno. Chinaj sciencistoj ghenerale opinias, ke
chia esploro utila al prevento kaj kuraco de malsanoj estas morala.
La
gena fonto en Chinio estas richa. Tie oni rajtas studi la genojn de la 56 nacioj.
Char chinoj loghantaj en foraj provincoj daure geedzighas inter proksimaj parencoj,
tial serchi la genealogion de iuj familioj estas facile.
Dank'
al tiuj kondichoj oni povas facile trovi genojn gravajn por malsanigho kaj ghuste
pro tio alilandaj esploristoj kaj iuj famaj kompanioj direktas sin al Chinio por
esplori pri biologio kaj entreprenado. Medicinistoj de Harvard-Universitato de
Usono iam kunlaboris kun siaj kolegoj de la pekina instituto kaj trovis genetikan
kauzon de adipozo en la malricha Anhui-provinco.