En 1947 Chinio subskribis la finan dokumenton kun la Komerca
kaj Laboriga Konferenco de UN, fondinto de de GhITK.
En 1948 Chinio subskribis
portempan protokolon de GhITK.
En 1971 la Ghenerala Asembleo de UN decidis
rehavigi al la China Popola Respubliko la leghan rajton.
En 1982 Chinio
peticiis la kvalifikon de observanto de GhITK.
En 1982 Chinio akiris la
kvalifikon de observanto de GhITK kaj ekrajtis cheesti ghian jarkunvenon.
En
1986 Chinio petis, ke GhITK rehavigu al ghi la membrecon.
En 1987 naskighis
la laborgrupo pri membrigho de Chinio al GhITK.
En 1988 la laborgrupo okazigis
sian unuan kunvenon.
En 1989 la laborgrupo plenumis takson pri la china
sistemo pri ekstera komerco.
En 1991 finighis respondo de la demandoj rehavigi
al Chinio la membrecon de GhITK.
En 1992 Chinio kaj Usono subskribis "Memorandon
pri permeso eniri en la china-usonan merkaton".
En 1993 la plurflanka komerca urugvaja intertraktado finighis
en Maroko.
En 1994 Chinio okazigis intertraktadon kun traktantoj pri permeso
eniri en merkaton kaj protokolo.
En
1995 fondighis MKO, kiu estas destinita por administri la mondan ordon de ekonomio
kaj komerco. MKO decidis akcepti Chinion kiel sian observanton. La intertraktado
pri membrigho de Chinio al GhITK shanghighis en tiun al MKO.
En
1996 komencighis la neoficiala plurflanka interkonsiligho en
Ghenevo pri membrigho de Chinio al MKO.
En 1997 la laborgrupo pri membrigho de Chinio al MKO atingis interkonsenton
pri du chefaj kondichoj, t.e. nediskriminacia principo kaj jura ekzameno.
En
1998 china prezidanto Jiang Zemin publikigis tri principojn pri membrigho de Chinio
al MKO: Sen Chinio MKO ne estas perfekta; sendube Chinio membrighos al MKO kiel
disvolvighanta lando; por sia membrigho al MKO Chinio prenos kiel principon ekvilibron
de la rajtoj kaj devoj.
En 1999 Chinio kaj Usono atingis serion da interkonsentoj
pri membrigho de Chinio al MKO.
En
2000 Chinio kaj la Europa Unio atingis duflankan interkonsenton
pri membrigho de Chinio al MKO. De tiu jaro la chefa tasko pri
tiu problemo turnighis de duflanka intertraktado al la plurflanka.
En 2001 la laborgrupo de MKO pri Chinio plenumis la plurflankan
leghan dokumentaron pri membrigho de Chinio al MKO kaj komplete
finighis la efektiva laboro pri tiu problemo.
La
10-an de novembro de 2001 la Kvara Ministra Konferenco de MKO
okazis en Dohao, chefurbo de Kataro. La konferenco jughis kaj
aprobis la decidon pri membrigho de Chinio al MKO.