Pri justa komerco
La
eksportantoj de chiuj membroj de MKO ne devas fari au tordi internacian komercan
konkurencon per nejusta maniero kaj des pli ne per dumpingo kaj subvencio vendi
siajn varojn.
MKO substrekas, ke se oni eksportas
siajn varojn per dumpingo au subvencio kaj kauzas pro tio realan damaghon au minacon
al la importantaj landoj, do la lastaj rajtas praktiki kontraudumpingan kaj kontrausubvencian
manierojn lau sia damagho surbaze de la akuzo fare de la enlandaj damaghitaj entreprenoj.
MKO oponas kontrau arbitra uzado de kontraudumpinga kaj kontrausubvencia manieroj
celantaj komercan protektadon.
Pri redukto de dogano
Tio
estas temo de plurflanka internacia intertraktado, kiu okazas chefe inter la liverantoj
kaj importantoj, ankau aliaj landoj povas partopreni. Lau la principo de plej
favorataj nacioj ankau aliaj membroj povas ghui la rezulton de la intertraktado.
Pri
travidebleco
Lau tiu principo chiuj membroj
de MKO devas publikigi siajn leghojn, administrajn regulojn kaj jurajn decidojn,
rilatajn eksteran komercon, por ke la registaroj kaj entreprenoj de aliaj landoj
bone konu tion. Oni devas publikigi ankau difinojn kaj traktatojn rilatajn internacian
komercan politikon. Chiuj membroj de MKO devas juste kaj racie praktiki la leghojn,
regulojn kaj jurajn difinojn.
Pri shtataj komercaj entreprenoj
MKO
postulas, ke chiuj shtataj entreprenoj de siaj membroj konsideru ekskluzive la
komercan principon, kiam ili faras importon kaj eksporton, kaj liveru al entreprenoj
de aliaj membroj shancojn de konkurenco en la importo kaj eksporto.
Pri
nediskriminacia komerco
Tio estas traktado de
plej favorataj nacioj kaj tiu de civitanoj. Lau la unua, se oni donas al alia
membro iun favoron, oni devas senprokraste kaj senkondiche disvastigu tiun favoron
ankau al aliaj membroj.
Pri ghenerala malpermeso de kvanto
Koncerne
eksportadon, MKO permesas sole doganan protekton, sed ne doganan barieron, des
pli ne limigon de kvanto per porciumo kaj licenco, tamen estas iuj esceptoj, ekz.
oni permesas, ke la landoj kun malfacilo en la internacia en- kaj elspezoj rajtas
limigi kvanton, kaj disvolvighantaj landoj rajtas protekti siajn naivajn industriojn.