I. Decida organo
Se iu cheestanta membro
de MKO ne faras publikan proteston pri la diskutata rezolucio, do oni opinias,
ke la rezolucio plachas al ghi.
Se oni ne povas
fari decidon, do oni balotas. Nur en la ministra konferenco kaj ghenerala konsilantaro
de MKO chiu membro estas balotrajta. Escepte de aparta difino, oni decidas per
balotado.
La ministra konferenco kaj ghenerala konsilantaro
de MKO havas rajton ekspliki chiujn konvenciojn. La decido farita per la ekspliko
estas akceptita per 3/4 de la balotiloj kun jesa vocho.
Se
oni decidas nuligi la devon de iu membro, la ministra konferenco devas fari baloton
kaj aprobas la decidon per 3/4 de la balotiloj kun jesa vocho.
II. Procedo
por alighi al MKO
La unua periodo: La petanta
registaro donas memorandon al MKO pri chiuj aferoj rilataj al MKO. La memorando
estas bazo por la laborgrupo ekzameni la petanton.
La
dua periodo:La petanta registaro faras duflankan intertraktadon kun la membroj,
kiuj interesighas pri tio, por akiri ties promeson en la negoco de varoj kaj servado.
Per tiu procedo kaj iuj aliaj aferoj la petanto decidas, kiujn konkretajn interesojn
ghi devas doni al membroj de MKO che sia membrigho.
Fine
la laborgrupo publikigas finan raporton, kiu tushas projekton de la protokolo
pri ghia membrigho kaj listo de la promesoj faritaj en la duflanka intertraktado.
Oni devas doni la raporton al la ghenerala konsilantaro au ministra konferenco
por aprobo. Se 2/3 de la membroj de MKO balotos por la petanto, chi tiu povos
subskribi la protokolon kaj alighi al MKO.