Reciproka
favoro estas fundamenta postulo de la komuna regularo kaj gvida
principo por la membroj de MKO. Tiu principo montrighas chefe
en subaj formoj:
I. Pere de plurflanka komerca intertraktado
redukti la doganan kaj nedoganan manierojn, kaj malfermi sian
merkaton al aliaj membroj por ebligi al siaj varoj eksportighi
al merkato de aliaj membroj.
II. Membrighinte al MKO, oni devas malfermi sian merkaton
de varoj kaj servado kaj ghia sistemo de ekstera komerco kaj ekonomio devas konformi
al GhITK en 1994, Ghenerala Konvencio pri Servado kaj Komerco kaj Konvencio pri
Intelekta Proprieto.
III. La komerco de reciproka
favoro estas chefa instrumento de la intertraktado de plurflanka komerco kaj realigo
de komerca kunlaboro por ajna membro en komerca liberalismo. Neniu membro en MKO
povas esti la plej granda favorato nek la plej granda malfavorato sur chiuj kampoj.
La historio de GhITK kaj MKO pruvis, ke la utilo kauzita de liberalismo de plurflanka
komerco estas multe pli granda ol tiu kauzita de ajna lando en solflanka komerca
liberalismo, char kiam iu lando solflanke decidas doganan kaj nedoganan komercan
liberalismon de varoj kaj servan merkaton, ghia profito dependas de la sinteno
de aliaj komercaj kompanoj. Se la sinteno estas bona, ili mallevas sian doganon
kaj tiu lando akiras pli da profito, se male, ghi akiras malpli da profito. Sed
en la sistemo de MKO la reala profito de komerca liberalismo estas garantiata,
tial la plurflanka komerca liberalismo estas multe pli utila ol la solflanka.