I.
Historio
MKO (antaue
GhITK) naskighis la 1-an de januaro, 1995. Ghi havas 142 membrojn kaj krome ch.
30 landoj kaj regionoj petas alighi al ghi. Ghia centra oficejo trovighas en Ghenevo,
Svislando. Ghia ghenerala direktoro estas Mike Moore. MKO estas la plej granda
organizo de plurflanka komerco en la mondo. La totala komerca kvanto de ghiaj
membroj konsistigas 95% de tiu de la tuta mondo. MKO, la Monda Banko kaj la Internacia
Mon-fonduso estas rigardataj kiel la tri kolonoj de la ekonomia sistemo de la
mondo. GhITK 8-foje gvidis plurflankan komercan intertraktadon, kaj la plej granda
kaj plej longa okazis en Urugvajo kaj dauris 7 jarojn kaj duonon kaj unu el ghiaj
gravaj fruktoj estis naskigho de MKO.
II. Funkcioj
Ellabori
kaj reguligi la internacian regularon de plurflanka komerco;
Organizi
plurflankan komercan intertraktadon;
Solvi la komercan malakordon inter
la membroj.
III.
Programo, celo kaj pozicio
Programo:
Levi vivnivelon de la loghantoj, garantii enoficigon, stabile pliigi la enspezon
kaj bezonon, levi la produkton kaj negocon de varoj kaj servado. Sub la premisoj
de daura disvolvigho bone utiligi la richfontojn de la mondo, protekti la medion,
alpreni konvenajn metodojn kaj aktive penadi por ke la disvolvighantaj kaj precipe
la plej subevoluintaj landoj akiru konvenan porcion por sia disvolvigho en la
kresko de la internacia komerco.
Celo: Ellabori
kompletan, viglan kaj eternan sistemon de plurflanka komerco por solidigi la penadon
de la antaua GhITK por komerca liberalismo kaj la fruktojn atingitajn en la plurflanka
komerca intertraktado en Urugvajo. Por realigi tiun celon la membroj de MKO devas,
konsiderante reciprokan utilon, mallevi la tarifon, malpliigi komercan barieron
kaj likvidi diskriminacion en la internacia komercado.
Pozicio:
MKO estas internacia organizo kun rango de legha persono. Kompare kun GhITK, ghi
estas autoritata kaj forta en pacigo de malakordoj inter siaj membroj.
IV.
Strukturo
La supera decidanto de MKO
estas ministra konferenco, kiu okazas almenau en chiu dua jaro. Ghi rajtas decidi
pri chiuj aferoj de la plurflanka komerca intertraktado. Sub la ministra konferenco
estas ghenerala konsilantaro kaj sekretariejo por la ghenerala kunveno kaj chiutaga
laboro. Sub la ghenerala konsilantaro estas tri konsilantaroj, t.e. pri negoco
de varoj, servado kaj intelekta proprieto, kaj tri komisionoj pri komerco kaj
disvolvigho, internaciaj en- kaj elspezoj kaj administra budgheto. Ghian sekretariejon
gvidas ghenerala direktoro.