La Monda Komerca Organizo (MKO)
estas unika internacia organizo destinita por trakti komercajn regulojn inter
diversaj landoj, kaj ghia chefa dokumento Konvencio de la Monda Komerca Organizo
estis subskribita de multaj landoj post intertraktado. La dokumento liveris bazajn
leghajn regulojn al la internacia komercado. Ghi postulas, ke chiuj landoj faru
sian komercan politikon en la sfero de la komercaj principoj. Kvankam la konvencio
estis subskribita de la registaroj, tamen ghia celo estas helpi la produktantojn,
servoprovizantojn kaj import-eksportantojn en la komerca aktivado.
Kvankam
MKO fondighis nur en la 1-a de januaro de 1995, tamen la sistemo de plurflanka
komerco ekzistis pli ol 50 jarojn. Jam en 1948 la Ghenerala Interkonsento pri
Tarifo kaj Komerco (GhITK) ellaboris regulojn por la sistemo de plurflanka komerco.
Lau
la reguloj de GhITK oni devas establi neoficialan sed realan internacian organizon.
En la pasintaj jaroj ghi lanchis multe da plurflanka komerca intertraktado. La
lasta granda intertraktado estis en Urugvajo en 1986-1994, kiu rezultigis naskighon
de MKO. GhITK traktis chefe negocon de varoj, dum MKO kaj ghia konvencio traktas
ankau servon kaj inventon, kreon kaj projekton, t.e. proprieton de intelekto.