La 13-an de novembro la usona prezidanto George W.
Bush subskribis ordonon, kie li sankciis establi specialan militan tribunalon
por jughi alilandajn terorajn suspektatojn.
En la
ordono Bush diris, ke nun, kiam Usono estas en urgha situacio, establi militan
tribunalon estas necese por "protekti Usonon kaj ghiajn civitanojn, efike
fari militajn operaciojn kaj preventi terorisman atakon."
Albert
Gonzales, advokato de la Blanka Domo, diris, ke la ordono de Bush estas nova rimedo
kontrau terorismo kaj la milita tribunalo estas utila por teni sekreton kaj sekurecon
kaj, se estas necese, la jugho povas esti farata en alia lando.
Tio
estas la unua fojo post la Dua Mondmilito, ke Usono jughas alilandanojn per milita
tribunalo. Dum sia civila milito kaj la Dua Mondmilito Usono havis militan tribunalon
por jughi alilandanojn.