Lau
plano de la ghardenistika departemento sub la pekina registaro chiu urbano de
Pekino havos verdajhan areon de 15 kvadrataj metroj en 2007 kaj tiu en la urbocentro
6 kvadratajn metrojn.
"Verdaj olimpikoj" estas unu
el la fundamentaj konceptoj por la Pekinaj Olimpikoj en 2008. Por realigi tiun
celon Pekino plenumos 9 verdigajn projektojn en la venontaj 6 jaroj.
Lau
la plano en la venontaj 5 jaroj en la antauurbo de Pekino chiujare aperos 1-2
novaj verdigitaj lokoj de pli ol 10 mil kvadrataj metroj kun arboj kiel la chefa
planto por plibonigi la ekologian kvaliton de la urbocentro.
Ambauflanke
de la 4-a rondshoseo de Pekino aperos po unu verda zono kun totala areo de 1.3
mil hektaroj. Ambauflanke de la 5-a rondshoseo aperos po unu verda zono 100 metrojn
largha. Che la ekspresa vojo al la Chefurba Aerodromo aperos pli largha verda
zono, tiel ke la verdajha areo pliighos je 100 hektaroj. Lau la normoj de Chang'an-strato,
oni verdigos 255 stratojn en la urbaj kvartaloj. Che la kanalo inter Gaobeidian
kaj la Somera Palaco 42.2 km. longa aperos altkvalita verda pejzagho.
Tiu
grandioza verdiga projekto estos realigita en kelkaj periodoj. La unua periodo
finighos en 2005, kaj tiam 40% de Pekino estos verdigitaj.