La
31-an de oktobro iu 61-jara laboristino de oftalmologia kaj otorinolaringologia
hospitalo de Novjorko mortis de antrakso. Tio estas la kvara homo mortinta de
antrakso post apero de la nomita malsano.
Shi servis
en subtera etagho kaj preskau chiu funkciulo de la hospitalo havis okazon kontakti
shin. Oni ricevis de shi medicinajn ekipajhojn kaj aliajn objektojn. Nun 2 mil
homoj, kiuj laboris au kuracighis en tiu hospitalo, ricevis injekton de antibiotiko.
Estas
mirinde, ke antaue oni faris ekzamenon al tiu hospitalo, sed ne trovis antraksan
viruson, kaj plie, la laboristino ne kontaktis suspektindan leteron. Fakuloj timas,
ke antrakso disvastighos ne sole per poshto, sed ankau havos alian kanalon. Malsukcesa
kontrolo de antrakso kondukos al interkrucigha kontagho.
Nun
10 usonanoj suferas de ensucha antrakso kaj pli multaj de neserioza hauta antrakso.