La 31-an de oktobro hidroelektrejo en la sudokcidento
de Afganio estis bombita de usonaj aviadiloj. Pro tio la elektroprovizado en la
urboj Kandahar kaj Lashkarga estis rompita.
La hidroelektrejo
situas 90 kilometrojn nordokcidente de la urbo Kandahar, proksime de la plej granda
akvorezervejo Kajaki de Afganio. Tiu plej granda hidroelektrejo de Afganio provizas
kelkajn provincojn en la sudo kaj sudoriento per elektro kaj ludas gravan rolon
en la ekonomio kaj popola vivo de Afganio.
Oni
raportis, ke ankau la barajho de la akvorezervejo estis bombita de usonaj aviadiloj.
Akvo elfluis el la akvorezervejo kaj inundis proksimajn kampojn.