Kun
proksimigho de vintro, la Monda Nutrajho-Programo (MNP) en la lastaj tagoj plirapidigis
siajn pashojn transporti grenon al Afganio por helpi afganajn rifughintojn.
Proparolanto
de MNP diris, ke en la pasintaj 10 tagoj oni transportis 13 mil tunojn da greno
al altebenajho de meza Afganio, kie oni urghe bezonas helpon. Sole en la 31-a
de oktobro oni transportis 1535 tunojn da nutrajhoj al Kabulo kaj du provincoj
en meza Afganio.
La proparolanto diris ankau, ke
tiom da greno transportita al la altebenajho sufichas nur por 8% de la tieaj 4-5
milionoj da loghantoj kaj nun tie serioze mankas greno. Kaj plie en la lastaj
tagoj la kontrauterorisma alianco estrata de Usono pliigis sian aeran atakon kontrau
Kandahar, chefstabejo de Taliban, kaj Taliban regas la lokan internacian establajhon
kaj ghiajn personojn por nutgrajh-helpo, tial la grena distribuo estas stagnanta.
La
proparolanto diris, ke la programo nun diskutas kun la autoritatoj de Taliban
pri la plano de grandskala parashutigo de nutrajhoj en Afganio. Se la du flankoj
atingos interkonsenton, do oni faros malaltan flugon por parashutigi sakojn kun
po 50 au 100 kg. da faruno en urghe bezonataj lokoj.