Helpate
de la norda koalicio de Afganio, usonaj aviadiloj atakis, la 31-an de oktobro,
Mazari Shairf, gravan urbon en norda Afganio, kaj militajn objektojn che la fronto
de Taliban.
La islama Novajh-agentejo de Afganio
informis, ke tiutage usonaj aviadiloj furioze bombis Kandahar, urbon en suda Afganio
kaj chefstabejon de Taliban, kaj precipe la aerodromon de Kandahar kaj la proksimajn
militajn instalajhojn. Nun ankorau ne estas detalaj informoj pri morto de homoj
kaj perdo de richajhoj. Multaj usonaj bomboj falis en antauurbon de Kandahar.
La
usona bomb-aviadilo B-52 unuafoje partoprenis la aeran atakon. Ekde la 21-a de
oktobro usonaj aviadiloj chiutage bombis la fronton de Taliban norde de Kabulo.