En la 16-a de oktobro Sun Yuxi, proparolanto de la
china Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris en gazetara konferenco, ke la china
registaro oponas kontrau uzo de biologiaj kaj kemiaj armiloj kaj kontrau chiaj
terorismaj agadoj, inkl. tiujn, en kiuj oni uzas tiajn armilojn.
Li
diris, ke Chinio chiam persistas en kompleta malpermeso kaj ghisfunda detruo de
tiaj armiloj kaj opinias, ke terorismaj agadoj kun tiaj armiloj estas damagho
al la internacia socio, kiu devas pliintensigi kunlaboron por bati kaj malhelpi
tiajn terorismajn agadojn.
Rilate infektighon de
antrakso, li diris, ke oni ne trovis en Chinio kazon de infektigho de antrakso
kaj la rilataj departementoj de Chinio jam alprenis preventajn kontraurimedojn.
Li
diris, ke koncerna legho de Chinio rigore malpermesas enporton de objekto kun
antraksa patogeno. Koncernaj departementoj de Chinio faros rigorajn ekzamenon
kaj kvarantenigon al chiuj importitaj varoj, poshtajhoj kaj ekspresaj poshtajhoj
kaj pasagheraj kunportajhoj. Se oni trovos objekton infektitan de antraksa patogeno,
oni rifuzos ghian eniron lau la koncernaj leghoj.