En la kontrauterorisma batalo de Usono en Afganio,
la humanismaj manghajh-pakoj kaj krozmisiloj estis samtempe jhetitaj sur la afganan
teritorion.
Chiu pako estis tegita per flava papero
kun desegno de usona nacia flago. En la pakoj estas tomata sauco, fazeolo, vinagrita
terpomo, rizo, biskvito, dolchajhoj kaj maizoleo, tamen ne estas viando nek vino.
Chiu pako kostas 4.25 usonajn dolarojn. Sur la pakoj de manghajhoj kaj medikamentoj
estas skemo en Esperanto, la angla, franca, hispana kaj loka lingvoj. Kaj sur
chiu legighas ankau la vortoj : "Donaco de Usono".
La
Pantagono diris, ke tiuj manghajhoj estas donacitaj al la afgana popolo, char
UN diris, ke afganoj suferas de morta malsato, kaj plie, la usona aktivado celas
spliti la talibanajn autoritatojn interne de Afganio por ke oni ne rigardu tiun
kontrauterorisman batalon milito inter la Okcidento kaj islama mondo.
En
la unua tago de la bombado Usono jhetis 37 mil pakojn de manghajhoj kaj en la
dua tago la saman kvanton.
El "Klariono" de Argentino