La 25-an de septembro Zhu Bangzao, proparolanto de
la China Ministerio de Eksteraj Aferoj, diris en gazetara konferenco, ke la 9-a
neoficiala kunveno de gvidantoj de membroj de APEK atentos terorismon.
Zhu
diris, ke la nomita kunveno okazos la 20-an kaj 21-an de oktobro en Shanhajo.
Kiel grava internacia kunveno, ghi kaj la ministra kunveno certe atentos la internacian
terorismon.
Li diris, ke la terora surprizatako
al Usono, okazinta la 11-an de septembro, multe influis la ekonomion ne nur de
la Azi-pacifika Regiono, sed ankau de la tuta mondo. Diskuto kaj esploro pri la
ekonomia disvolvigho de la regiono kaj la tuta mondo estas nemankigebla enhavo
de la kunveno, tial la kunveno atentos tiun aferon. Surbaze de plena akordigo
la kunveno montros sian atenton iamaniere.