La 8-an de oktobro proparolanto de la China Ministerio
de Eksteraj Aferoj respondis en Pekino la demandon de jhurnalistoj pri la usona
atako kontrau Afganio.
La proparolanto diris, ke
la china registaro oponas chian terorismon kaj subtenas la koncernajn rezoluciojn
aprobitajn de la Ghenerala Asembleo de UN kaj ghia Konsilio de Sekureco kaj kontrauterorisman
agadon. Li diris, ke la armita atako devas celi konkretajn objektojn de teroristoj
kaj ne damaghi la senkulpajn civitanojn. Li deziris, ke la paco estu atingita
kiel eble plej baldau.