La
usona kaj brita armeoj komencis ataki Afganion je la 20-a kaj 57 minutoj, la 7-an
de oktobro, lau la loka tempo de Afganio.
Tuj post
la ekatako usona prezidanto Bush faris TV- paroladon al la tuta lando. Li diris,
ke lau lia ordono la usona armeo jam komencis armitan atakon al Afganio. La armea
bazo kaj trejna kampadejo de la reghimo de Taliban estas rekte atakataj. Li diris,
ke la usona armeo celas ruinigi la armitajn fortojn de Taliban.
La
islama novajh-agentejo de Afganio raportis, ke la autoritatoj de Taliban konfirmis,
ke en tiu nokto usonaj aviadiloj bombis la lokon che la aerodromo de Kabulo, chefurbo
de Afganio, kie nun ankorau fumas.
Oni raportis,
ke en Kabulo audighas aerdefenda kanonado.
Usona
novajha kabla TV-stacio raportis, ke bombite de aviadiloj, Kabulo dronis en mallumo
pro elektrochesigo kaj la komandejo de aerodromo de Taliban en Kandahar, grava
urbo en suda Afganio, estis ruinigita.
La oficejo
de brita chefministro Blair konfirmis, ke brita armeo partoprenis la armitan atakon
gvidatan de Usono.