La
Konsilio de Sekureco de UN publikigis deklaron la 9-an de oktobro, ke ghi donas
apartan atenton al la katastrofo suferata de la afgana popolo kaj alvokas, ke
la internacia socio donu pli da urgha helpo al tiu regiono.
Auskultinte
raporton faritan de la asista ghenerala sekretario de UN pri la afgana situacio,
la Konsilio de Sekureco publikigis prezidantan deklaron, ke la konsilio konfirmis
la helpon fare de UN al Afganio kaj ghiaj najbaraj lokoj en la lasta tempo. La
konsilio dankis la landojn, kiuj helpis UN en tiu laboro, kaj la najbarajn landojn
de Afganio pro ilia fervora kunlaboro.
La deklaro
diris, ke la Konsilio de Sekureco de UN donas grandan atenton al la suferoj de
la afgana popolo. Kvankam la helpa laboro de UN nun estas malhelpata en tiu regiono,
tamen por garantii la sekuran travintradon de la 7.5 milionoj da afganoj kaj precipe
la virinoj kaj infanoj, kiuj bezonas eksteran helpon, la koncernaj departementoj
de UN devas intensigi sian tiuflankan laboron en la proksima estonteco.
La
deklaro alvokas, ke la internacia socio donu pli da helpo al tiu laboro kaj Taliban
serioze plenumu la rezoluciojn de la Konsilio de Sekureco por eviti pli grandajn
katastrofojn al la afgana popolo.
La Infana Fonduso
de UN transportis materialojn kun valoro de 135 mil usonaj dolaroj trans landliman
ekzamenan stacion en la orienta parto de Irano al Herat, okcidenta urbo de Afganio.
Chinio,
Rusio, Saudi-Arabio, Korea Respubliko kaj aliaj landoj pliigis sian humanisman
helpon al la afganaj loghantoj.