Julie de 2001 Pekino sukcesis en invito de la Olimpikoj
en 2008. Post tio respondeculo de la Pekina Konsultejo pri Investo de Alilandaj
Entreprenistoj ricevis chiutage po 40 telegramojn senditajn de alilandaj entreprenistoj,
temantajn pri investado en Pekino, kaj precipe investo de fundamentaj ekipajhoj,
altteknologiaj projektoj kaj mediprotektado. Nun Pekino kontaktighis almenau kun
600 alilandaj entreprenistoj.
Reprezentanto de la
plej granda mediprotekta kaj elektroprodukta kompanio de Britio venis al Pekino
kun investa projekto de 100 milionoj da usonaj dolaroj kaj faris kontakton kun
elektra establo kaj rubotraktejo de Pekino. Pli ol centoj da alilandaj entreprenoj
agas simile.
La Brita-china Komerca Asocio, kiu
kontaktas 300 grandajn entreprenojn en Britio, aktive organizas lokajn entreprenojn
viziti Pekinon septembre. Multe da Hongkong-aj entreprenoj sin preparas por serchi
komercan shancon en la oktobra komerca intertraktado inter Hongkong kaj Pekino.
Ankau grandaj kompanioj (grupoj) de la Korea Respubliko celis la olimpikan merkaton
kaj montris grandan intereson pri la fundamentaj urbaj ekipajhoj, dombienoj, autofabrikado,
mediprotekto kaj faka riparado.
Oni diris, ke Pekino
asignos 23 miliardojn da usonaj dolaroj al konstruo de sportaj haloj, vojoj kaj
gravaj mediprotektaj projektoj. Se oni kalkulas la investon al aliaj projektoj,
do la Olimpikoj en 2008 donos la komercan shancon al chinaj kaj alilandaj entreprenistoj
je 70 miliardoj da usonaj dolaroj.