Matene
de la 11-a de septembro, 2001 (lau la loka tempo), 1a 110-etaghaj ghemelaj domoj
de la Monda Komerca Centro estis surprizatakitaj de teroristoj. Tiam Sun Lingling,
direktorino de agentejo de "China Tagjhurnalo"en Nord-Ameriko, laboris
en la 33-a etagho de la centro. Shi rakontis pri sia eskapo el la katastrofo:
Je
la 9-a horo mi telefonis en mia oficejo en la 33-a etagho. Subite bruego de frapado,
skuis la tutan domon. Komence mi supozis, ke okazis tertremo, sed tuj poste audighis
dua bruego, kaj mi rapide iris al la koridoro, kie trovighis neniu, kaj vidis,
ke la domo plenighis de densa fumo. Mi revenis al la kabineto. Tiam mi ricevis
telefonajhon de mia edzo el Jamaiko. Li diris, ke li informighis de CNN, ke teruristoj
surprizatakis la domon de la Monda Komerca Centro, kaj la domo jam ekbrulis. Li
ordonis, ke mi tuj forlasu la centron.
Sekvante
homfluon mi iris al shtuparo. Che la enirejo mi vidis, ke la shtuparo plenighas
de homoj, kiuj malsupreniras malrapide, sed orde. Atinginte la 30-an etaghon,
oni jam ne plu povis antaueniri pro shtopo de la homfluo. Tiam vunditoj estis
unu post alia malsuprenportataj de la supraj etaghoj. Mi vidis, ke bruligita hararo
de iu vundita virino kungluighis kun shia vizagho. En la shtuparo oni cedis vojon
al kormalsanuloj kaj blinduloj laborantaj en la centro kaj forirantaj sub la gvido
de hundo. Tiam iu kun minikomputilo diris, ke aviadilo frapis la domon. En pli-ol-20-a
etagho ni vidis, ke fajrobrigado kun pezaj ekipajhoj supreniras kaj demandas pri
etagho de la incendio. "Eble en la 78-a etagho," diris vunditoj. La
fajrobrigadanoj shvitis tutkorpe. Oni donis trinkakvon al ili kaj per akvo privershis
ilin. Tiam vunditoj malsupren portataj pli kaj pli multighis kaj oni iris ankorau
pli malrapide.
Atinginte vestiblon de la domo, mi
rimarkis, ke mi perdis miajn shuojn, kaj skuado en la vestiblo marmoro defalis
pro skuado. La 8 liftoj, kiuj servis inter la 1-a kaj 33-a etaghoj, estis tute
ruinigitaj. Neniu sciis kiom da homoj fermighis en ili. Pro la incendio ekfunkciis
chiuj estingatoroj, kies kemiajho shmiris nian tutan korpon. Che la pordego mi
renkontis gardistojn, kiujn ni jam havis 8-jaran amikecon. Ili diris: "Ne
timu, sed rapide foriru."
Apenau elirinte el
la ununura elirejo por evakuado, mi vidis, ke iuj falis de la domo. Returninte
min, mi vidis, ke la du domoj jam estas en fajro. Trapasinte la unuan straton,
mi vidis, ke la 2-a domo de la Monda Komerca Centro disfalis kiel fandanta chokolado.
La 2-a domo estis atakita post la unua, sed la unua disfalis. En la domo laboris
dekmiloj da personoj, kies plejparto ne povis forkuri. Ankau la kompanio Morgan-stanley
rezidis en la domo. Mi havis kelkajn amikinojn en tiu kompanio. Antaue ni ofte
ekzercis nin en sama gimnastejo, sed neniu sciis, chu ili estas sekuraj au ne.
Kiam mi proksimighis al Brooklyn-ponto, disfalis ankau la 1-a domo, kie mi laboris.
Mi maltrankvilis pro la fajrobriganoj, kiuj spite vivdangheron supren kuirs por
savi vunditon. Ili neniel povis eskapi el la katastrofo.
En
Nov-Jorko trafiko lamis. Post 7 horoj mi piedire atingis mian loghejon, kie pli
ol 70 registritaj telefonajhoj el diversaj lokoj inkl. la konsulejon de Chinio
en Nov-Jorko montris al mi zorgon kaj helpemon.
Nia
agentejo perdis sian oficejon kaj donitajhoj pri niaj malaperis. Tamen en alia
presejo laboristoj denove laboris super la adresaro komputile tajpita. Ili estis
tre diligentaj kaj devokonsciaj.