En
la venontaj 5 jaroj Chinio dedichos grandan atenton al disvolvo de malgrandaj
urboj, kompletigo de la funkcioj de centraj urboj kaj urbanizo per malsamaj manieroj.
En
2001-2005 Chinio dedichos grandan atenton al disvolvo de guberniaj urboj kaj satelitaj
urboj kun bonaj ekonomiaj kondichoj kaj bona perspektivo de la ekonomia disvolvigho
por formi aron da urbetoj kun apartaj funkcioj, servantaj al centraj urboj. La
malgrandaj urboj, malproksimaj de la centraj, devas havigi al si centron de kolekto
kaj vendo de agrikulturaj produktajhoj, prilaboran bazon kaj centron de agrikulturaj
informoj, teknika disvastigo, kulturo kaj eduko por helpi la lokan terkulturadon
en la ekonomia disvolvigho.
Por disvolvo de la centraj
urboj oni devas ekspluati ilian latentan forton, levi la kvaliton, racie pligrandigi
la skalon kaj pliigi la nombron. En orienta Chinio oni devas doni la chefan atenton
al levo de la kvalito de la urboj, pligrandigo de la skalo kaj pliigo de la radia
forto, dum en la okcidenta parto de Chinio oni devas iagrade pliigi la nombron
kaj dedichi la chefan atenton al disvolvo de la mez- kaj malgrandaj urboj kun
favora situo, facila trafiko kaj granda latenta forto.
La
centraj urboj devas kompletigi sian funkcion kaj pli bone ludi sian rolon de la
ekonomia, financa, informologia, komerca, scienc-teknologia, eduka kaj kultura
centroj kaj precipe Pekino, Shanhajo, Kantono, Chongqing kaj aliaj urbegoj devas
kompletigi sin. Surbaze de la nunaj centraj urboj en la meza kaj okcidenta partoj
de Chinio, oni devas disvolvi novajn centrajn urbojn, por ke ili farighu motoro
de la ekonomia disvolvigho de okcidenta Chinio.