La
Domo de la Monda Komerca Centro situis en la suda parto de la komerca kvartalo
Manhattan, Novjorko. Ghi, la plej alta chielskrapanto en la urbo, imponis che
marbordo.
Per investajhoj de la havena administracio
de Novjorko kaj New Jersey ghi ekkonstruighis en 1966 kaj finkonstruighis post
7 jaroj. Ghi, mondfama 110-etagha kaj 411 metrojn alta chielskrapanto, estis enskribita
en la arkitektura historio de la mondo. Ghi konsistis el 5 konstruajhoj, el kiuj
la chefa estas en formo de turoduo. La domo kun shtala framo estis konstruita
el 78 mil tunoj da shtalo. Ghi havis kompaktajn shtalajn kolonojn ekstere, aluminiajn
murojn kaj vitrajn fenestrojn. Ghi estis nomata ankau "fenestro de la mondo".
Ghia
oficeja areo estis 840 mil kvadrataj metroj. Tie povis labori 50 mil oficistoj
kaj manghi 20 mil homoj. La domo estis luita de 800 entreprenoj de diversaj landoj.
Tie estis komerca, informa kaj esplora centroj, servantaj al tiuj entreprenoj.
En la 1-a, 44-a kaj 78-a etaghoj estis kompleto da komercaj servoj. En la domo
funkciis 104 liftoj kaj subtere estis parko por 2 mil automobiloj. Al ghi kondukis
ankau subtera fervojo. En la 107-a etagho estis belvidejo, kiu ebligis birdrigardon
al la areo kun perimetro de 72 km. En la centro chiuj mashinoj estis regataj komputile.
Oni nomis ghin kolektejo de la esencaj modernaj teknikoj.
La
26-an de februaro, 1993, en la subtera autoparko de la ghemela domo de la centro
okazis eksplodo, kiu mortigis 6 homojn kaj vundis pli ol mil homojn. Oni tiam
diris, ke la okazajho estas la plej granda damagho kauzita de terorisma aktivado
sur la usona teritorio en la historio. Pro tio la 110-etagha domo fermis sin por
kelkaj semajnoj kaj la eksplodo kauzis ekonomian perdon de 550 milionoj da usonaj
dolaroj.