Nova revolucio de medicino: medikamentofarado en la spaco

de ZUO YAN

    La 24-an de septembro 2006 la pocio "Shenzhou-3" revenis surteren post 15-taga flugado en la spaco per la satelito "Shijian-8" destinita por fari bonajn speciojn. Post observado kaj traktado de ĝiaj bakterioj, fakuloj anoncis: eksperimento pri farado de bonaj specioj en la spaco atingis atenditan celon. Antaŭ tio oni sinsekve 8 fojojn faris eksperimenton pri la nomita pocio en la spaco.

    Astronaŭtika teknologio rapide disvolviĝis kaj malfermis novan vojon al esplorado pri funkcioj kaj karakteroj de mikroboj en la spaca medio kaj pri utiligo de iliaj produktaĵoj. Per revenigebla spackajuto oni transportis al la spaco bakteriojn kaj ĉelojn de biomedikamentoj por akceli iliajn kreskadon kaj variadon, kaj post ilia reveno al la tero oni ilin kulturas kaj selektas por akiri bonspecajn bakteriojn kaj ĉelojn kun la celo grandskale produkti biomedikamentojn.

    Nun, en la mondo medikamentoj estas faritaj ĉefe el mikroboj kaj ĉeloj de animaloj kaj vegetaloj. Sed produktado de iuj medikamentoj sur la terglobo estas limigita kaj multekosta. Produkti pli multajn kaj pli bonajn medikamentojn el mikroboj kaj ĉeloj de animaloj kaj vegetaloj, revenintaj el la spaco post kosma vojaĝo, jam fariĝis grava temo de medikamenta fabrikado per astronaŭtika teknologio.

    En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento Ĉinio komencis disvolvi spacan biosciencon, kaj en la lastaj jaroj konis grandan progreson tiukampe. Bioteknologio fariĝis grava kampo en disvolviĝo de scienco kaj teknologio de Ĉinio, dank' al forta subteno de koncerna departemento. La pocio "Shenzhou-3" estas produktita post selektado kaj kulturado, kun subtenado de la projekto de altteknologia esplorado de Ĉinio. Ĝi estas la unua ĉina spaca biomedikamento transportita de kosmoŝipo kaj posedanta propran intelektan proprieton.

    La unua entrepreno de Ĉinio posedanta teknikon pri farado de biomedikamentoj estas la Limigita Farmacia Kompanio Hengtong-Guanghua de Xi'an en nordokcidenta Ĉinio. Utiligante apartan spacan biomedion, ĝiaj farmakologoj mutaciigis bakteriojn por la pocio "Shenzhou-3" kaj sukcesis en sinsekva mutaciado de bakterioj. Post plurfoja kosma vojaĝo multiĝis elementoj utilaj al kuracado. La biobakterioj bezonas almenaŭ cent milionojn da jaroj por plenumi tiun evoluon sur la terglobo. Fakuloj diris, ke tiu medikamento efikas rekte en trunkaj ĉeloj sangofaraj de la medolo kaj havas bonan efikon por kuraci foj-refojan infektadon de la spira kanalo, diversajn tumorojn, neregeneran anemion, malpliiĝon de leŭkocitoj ktp.

    Nun Ĉinio jam grandskale produktas la pocion. Post kiam la pocio "Shenzhou-3" eniris en la merkaton en 2003, sep ĉinaj urboj ĝin metis en la liston de receptaj medikamentoj de hospitaloj.


 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688