Kultura Forumo pri Tibeto — ponto por disvastigi tibetan kulturon
de WEN ZHIHONG
La 11-an de oktobro, 2006, okazis en Pekino la Unua Kultura Forumo pri Tibeto de Ĉinio, organizita de la Asocio por Protekti kaj Disvolvi Tibetan Kulturon de Ĉinio. La forumo temas pri protektado kaj disvolvo de la tibeta kulturo, kun prelegoj, ekspozicio pri tibeta kulturo kaj vojaĝo en Tibeto.
La koncernaj aktivadoj daŭris ĝis la fino de oktobro.