Traktado de rubo: peniga mediprotektado en ĉinaj urboj

de ZUO YAN

    Mediprotektado estas unu el la plej gravaj taskoj de la ĉina registaro. Kun profundiĝo de kono pri scienca disvolviĝo, la ĉina registaro metas traktadon de urba rubo en gravan lokon.

    En la lastaj jaroj kun rapida disvolviĝo de urbanizo, multe kreskis la nombro de loĝantaro en urboj kaj urbaj konstruaĵoj, rapide disvolviĝis industrio kaj servaj aferoj, ĉio ĉi tio grandigis la kvanton de rubo. Aliflanke tekniko de rubo-traktado en Ĉinio restas en primara stato, kaj senpoluigo de rubo-traktado en relative malalta proporcio.

    Manieroj de rubotraktado

    La unua paŝo de rubo-traktado en Ĉinio estas rubo-kolektado. Nun en Ĉinio oni kolektas rubon ĉefe per jenaj 3 manieroj: unue instali rubujojn en loĝkvartaloj, ambaŭflanke de stratoj kaj en aliaj publikaj lokoj. Ĉiutage rubĉaroj kolektas kaj forportas rubon el ili; due starigi fiksajn rubejojn en loĝkvartaloj por ke loĝantoj tien forĵetu ĉiutagan rubon; trie kolekti rubon per ruba trairejo en loĝdomoj. Antaŭe en multaj ĉinaj porloĝadaj etaĝdomoj estis ruba trairejo. En ĝin la loĝantoj ĵetis rubon kaj balaistoj forportis la rubon el ĝia fino en difinita tempo. Tia maniero iam estis ofte uzata en kolektado de rubo. En la lastaj jaroj, precipe post la jaro 2003, kiam okazis SARSO en Ĉinio, oni ne plu uzis tian ruban trairejon en multaj urboj pro tio ke bakterio facile kreskas en ruba trairejo. Hodiaŭ en Pekino, Kantono kaj Ŝanhajo oni ne plu konstruas tian ruban trairejon en loĝdomoj.

    La kolektita rubo estas transportita al rubtransporta stacio, kie oni maŝine dividas la rubon en organikan kaj neorganikan, utiligeblan kaj neuzeblan kaj kunpremas grandajn forĵetaĵojn. Poste la klasifikita rubo estas laŭspece transportita al diversaj lokoj.

    Parto de la rubo estas enterigita en specialan fosaĵon hermetike fermitan, por ke al la rubo okazu reakcioj biologia, fizika kaj kemia, kaj ke organikaĵoj diseriĝu, cele redukti la ruban kvanton kaj trakti ilin senpoluige. En la rub-trakta fosaĵo estas tuboj kaj trapenetrorezista tavolo destinataj por kolekti gason kaj perkolitan likvaĵon estiĝintajn dum fermentado de la rubo. Tiun gason oni traktas per bruligado, kaj parto de la perkolita likvaĵo post traktado fariĝas netrinkebla akvo, kiun oni uzas por purigi ĉaron k.s. kaj la alia likvaĵo atinginta la unua-gradan ŝtatan kriterion post filtrado estas ellasita al la naturo sen polucado al la medio.

    Alia parto de la rubo estas transportita al sterka fabriko. Post traktado, ĝi fariĝas pura, senodora huma materialo, kiun oni povas uzi kiel sterkon.

    Kaj la tria parto de la rubo estas bruligita en specialaj formoj. La produktita varmo estas destinata por elektrofarado kaj hejtado. Nun en Ĉinio 140 tiaj elektrejoj estas finkonstruitaj, konstruantaj kaj konstruotaj. El tuno da rubo oni povas produkti elektron je 300 KWh, kaj la resta varmo estas uzebla por hejtado. La Shuanggang-a Rubo-elektrejo de Tianjin traktas tage 1200 tunojn da rubo kaj per tio produktas jare elektron je 120 milionoj da KWh, kiu sufiĉas por elektroprovizado al 50 mil familioj por unu jaro.

    Pri traktado de rubo, la mediprotekta departemento de Ĉinio ellaboris "Kriterion pri rubo-traktado kaj regulojn pri limigo de rubo-poluado", ekzemple kriterioj pri limigo de urba rubo kiel sterko por kultivado, pri senpoluado de feko kaj pri ellasado de senutila gaso de rubobruligado.

    El rubo-traktado, bruligado disvolviĝas malrapide en Ĉinio pro manko de mono. Ĝenerale, por konstrui tian fornon, kiu bruligis rubon je 1000 tunoj, kaj rilatajn instalaĵojn, oni bezonas 700-800 milionojn da juanoj (ĉ. 70-80 milionoj da eŭroj). Ĉar bruligado de ruboj produktas la gason dioxin, do en multaj urboj, escepte de traktado de medicina kaj kuraca rubo, oni ne uzas tiun metodon, sed preferas trakti rubon per enterigo.

    Materialoj de la komitato pri traktado de urba rubo sub la Ĉina Mediproteka Asocio montras, ke nun en Ĉinio 70% da rubo estas enterigita, 20% — kompoŝtigita, 5% — bruligita kaj 5% — stakigita sub la ĉielo kaj reutiligita.

    Liang Guangsheng, oficisto de la Municipa Administrejo de Pekino, diris, ke Ĉinio nun esploras novan rubotraktan metodon, per kiu oni faras el rubo kompleksan sterkon, brikojn, konstruajn materialojn kaj elektronikajn produktaĵojn.

    Por apliki tian rubo-traktadon, oni dividas la rubon en 4 grupojn, nome materiala rubo, inkl. de vitro, papero, kaŭĉuko, plasto ktp, organika rubo, inkl. de kuireja rubo, biologia rubo, neorganika rubo, inkl. de skorio, brik-, tegol- kaj ceramik-rompaĵoj, venena rubo, inkl. de eluzitaj piloj, fluoreska lampo, kuraca rubo kaj elektronikaj forĵetaĵoj.

    Nun en Ĉinio troviĝas pli ol 700 senpoluigaj rubo-traktejoj, kiuj povs trakti 52% da ĉiutaga rubo de urboj.

    Rubo-traktado eniras en merkaton

    En la 10-a de februaro, Suez-Grupo de Francio, unu el la 500 plej potencaj entreprenoj de la mondo, diris en Ŝanhajo, ke Ĉinio havas grandan investan merkaton de medio-industrio, inkl. de rubo-traktado kaj akvo-servo, la grupo decidis establi sian Azi-Pacifikan Ĉefstabejon en Ŝanhajo kaj espereble duobligi sian investon en Ĉinio en la venontaj du jaroj.

    La Suez-Grupo kaj la Internacia Kemiindustria Distrikto de Ŝanhajo starigis inter si kunlaboron de 50 jaroj en investado, projektado kaj administrado de akvo-servo, traktado de malpura akvo kaj rubo. La du flankoj subskribis kunlaboran kontrakton kune konstrui kaj administri rubo-bruligejon kaj trakti industrian rubon de la distrikto. La kontrakto validas en 30 jarojn.

    Krom Ŝanhajo, la grupo investos ankaŭ en Pekino, Qingdao, kaj la regiono de la baseno de la Perla Rivero, Chongqing en centra Ĉinio.

    Antaŭ nelonge la Ĉina Konstrua Ministerio publikigis la celojn de konstruo de media higieno en urboj kaj pamparo de Ĉinio en la jaro 2010, unu el kiuj estas, ke modernaj entreprenoj anstataŭu de la registaron en la media higieno kaj rubo-traktado.

    Ĉinio jam delonge permesas al popola kapitalo kaj fremdlandaj entreprenoj investi al konstruado de publikaj instalaĵoj inkl. de rubotraktado. Nun en multaj urboj de Ĉinio fondiĝis entreprenoj pri rubo-kolektado, rubo-transportado kaj rubo-traktado, aplikiĝis ankaŭ sistemo pri pago por rubo-traktado kaj rapidiĝas paŝoj por surmerkatigi rubo-traktadon.

    En la lastaj 5 jaroj oni investis en Kantono 2400 milionojn da juanoj (ĉ.240 milionoj da eŭroj) por 4 grandaj rubo-traktejoj, el tiu sumo 1300 milionoj da juanoj (ĉ.130 milionoj da eŭroj) estas investitaj de sociaj entreprenoj.

    Malfacilo en rubo-traktado

    Nun en Ĉinio rubo-traktado ankoraŭ ne estas komplete industriigita pro tio, ke unue, oni ne bone klasifikas rubon dum ĝia kolektadon. En la jaro 2002 Ĉinio jam vaste propagandis klasifikan kolektadon de rubo kaj instalis rubujojn en stratoj kaj loĝkvartaloj por klasifike kolekti rubon, tamen nun la klasifikita rubo konsistigas nur 16% de la totala kvanto de kolektita rubo.

    Due, rubo-kolektado, rubo-transportado kaj rubo-traktado nun estas en primara disvolviĝanta ŝtupo. Escepte de grandaj kaj ekonomie evoluintaj urboj kiaj Pekino, Ŝanhajo kaj Shenzhen, en multaj ĉinaj urboj rubo-traktado ne estas hermetika, kaj la venena gaso dum la rubo-traktado damaĝas la sanon de laboristoj simple. Nun Ĉinio ĉiamaniere klopodas por solvi tiujn malfacilojn, subtenante politike kaj kuraĝigante krei novan teknikon de senpoluiga rubo-traktado.

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688