Pli da aidosuloj estu senpage kuracataj

de ZUO YAN

    La altpatogenaj regionoj de aidoso de Ĉinio troviĝas ĉefe en la malriĉaj kaj subevoluintaj regionoj de la kamparo kaj la infekto kaŭziĝis ĉefe de sangotransfuzo. La ĉina registaro ne havis sufiĉan financan kapablon por senpage kuraci ĉiujn malriĉajn malsanulojn, kaj malmultaj el ili povis akiri ĝustatempan kaj efikan kuracon. Sed espereble tiu situacio pliboniĝos.

    En la 6-a de aprilo la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio okazigis tutlandan kunvenon pri prevento kaj kuraco de aidoso. En la kunveno la ĉina registaro faris finalan ekzamenon kaj ampleksan dispozicion al la baldaŭ publikigotaj gravaj politikoj. Inter ili ja estas la plano pri pligrandigo de sfero de senpage kuracotaj aidosuloj.

    S-ino Wu Yi, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj ministro de la Ministerio de Sano, diris en la kunveno, ke la epidemio en Ĉinio jam atingis la krizan punkton de disvastiĝo de alt-patogenaj homgrupoj al la ordinaraj homgrupoj, kaj preventado kaj kuraco troviĝas en ŝlosila tempo. Se oni firme kaptos tiun tempon, alprenos efikajn rimedojn kaj solide plifortigos la laboron de preventado kaj kuraco, do infektiĝo kaj disvastiĝo de aidoso estos haltigeblaj. Se male, la rezulto estos serioza. Wu Yi diris, ke oni devas laŭeble trovi infektitojn kaj suferantojn de aidoso, senkaŝe, senprokraste kaj laŭregule raporti kaj anonci la situacion de la malsano; ke kaŝo, neglekto kaj malfruigo de raporto pri la situacio de la malsano estos severe punataj.

    Oficisto de la Monda San-Organizo en Ĉinio diris, ke li rimarkis la promeson kaj firman volon de la ĉina registaro pri preventado kaj kuraco de aidoso.

    La administra regulo publikigita en la 13-a de aprilo detale difinis la sferon de senpaga kaj partopaga kuraco de kazoj de aidoso. Laŭ la regulo la ĉina registaro donos senpagan kuracon aŭ helpon al la jenaj kvar homgrupoj: doni senpagan kontraŭvirusan kuracon al la suferantaj kamparanoj kaj la malriĉaj suferantoj en la urboj; doni senpagan kaj inkognitan sangoanalizon en lokoj, kie serioze minacas aidoso; doni senpagan edukadon al la orfoj de aidosaj gepatroj; doni senpagan konsultiĝon, diagnozon kaj kontraŭvirusan kuracon al la gravedulinoj en 31 regionoj (plejparto de tiuj regionoj estas altpatogena). Krome la registaro donas helpon al nemalriĉaj suferantoj ekster la determinita sfero en ilia vivtenado.

Higienaj institucioj ne rajtas rifuzi aidosulojn

    Por doni efikan kontraŭvirusan kuracon al aidosuloj kaj haltigi kontaĝon, disvastiĝon kaj cirkuladon de aidoso, la Ministerio de Sano difinis en la mezo de aprilo, ke la administraj departementoj pli superaj al la gubernia nivelo establu specialistan grupon (antaŭe nur malmultaj hospitaloj en grandaj kaj mezgrandaj urboj povis akcepti aidosulojn), kaj la grupo konsistu el specialistoj de kliniko (inkluzive de la ĉina medicino), flegado kaj laboratoria analizado. La medicinaj institucioj prenintaj sur sin la taskon de kontraŭvirusa kuraco de aidoso devas establi rigoran registran regularon pri akiro kaj disdono de kontraŭvirusaj medikamentoj kaj starigi norman arkivon de aidosuloj en kontraŭvirusa kuraco. La preventaj kaj regadaj institucioj devas starigi perfektan laborsistemon por prizorgi ĝustatempan kaj sufiĉan liveron de senpagaj kontraŭvirusaj medikamentoj.

    La Ministerio de Sano akcentis, ke oni nepre devas senprokraste korekti kaj serioze puni la koncernatajn instituciojn kaj personojn taskitajn per kuraco de aidoso, se ili rifuzos doni medicinan servon aŭ malobservos la normon de diagnozo kaj kuraco de aidoso.

    Por normigi la konsultiĝon kaj diagnozon pri aidoso kaj plejeble trovi infektitojn kaj suferantojn de aidoso, Ĉinio ellaboris alian politikon en la mezo de aprilo, kiu difinis, ke oni donu senpagan konsultiĝon kaj diagnozon pri aidoso al la ĉinoj loĝantaj en la ĉeftero de Ĉinio, kiuj memvole petas tion. Konsultiĝon kaj diagnozon plenumos preventaj kaj regadaj institucioj de provinca, urba aŭ gubernia nivelo aŭ kuracaj institucioj difinitaj de ili. Krome, estas malpermesite malsekretigi la materialojn pri la diagnoza rezulto de infektitoj.

Nova kontraŭaidosa medikamento de Ĉinio

    Respondeculo de la Ŝtata Administracio de Kontrolo de Manĝaĵoj kaj Medikamentoj de Ĉinio anoncis, ke produktado de 5 ĉinaj kontraŭaidosaj medikamentoj estis sankciita. Ili konsistigos 4 projektojn de “koktela terapio” akceptitajn internacie.

    La respondeculo diris, ke tio markis, ke Ĉinio jam povas produkti bazajn kontraŭaidosajn medikamentojn, tio multe malaltigos pagon por kuraco de aidoso.

    Direktoro de la administracio Zheng Xiaoyu eksplikis, ke la kvalita rekono, ekspertizo kaj sankcio de kontraŭaidosaj medikamentoj estos metitaj en la unuan tempon. La procedo por sankcio estis multe simpligita kaj rapidigita, kio multe rapidigis la memproduktadon de tiuj kontraŭaidosaj medikamentoj de Ĉinio.

    La ĉinmedicina tablojdo Tangcaopian , kiu povas moderigi la simptomojn de aidoso, estis sankciita de la Ŝtata Administracio de Kontrolo de Manĝaĵoj kaj Medikamentoj kaj povas esti aplikata en la kliniko. Laŭ raporto ĝi estas la unua ĉinmedicina medikamento por moderigi la simptomojn de aidoso.

Kunlaboro de Ĉinio kaj Usono en preventado kaj kuraco de aidoso

    En aprilo de 2004 Ĉinio kaj Usono komencis en Pekino kunlaboron de preventado kaj kuraco de aidoso cele haltigi disvastiĝon de aidoso en Pekino pere de plifortigo de observado kaj starigo de perfekta preventa sistemo. Oni raportis, ke aliaj 9 provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj komencis aŭ komencos tiuflankan kunlaboron ĉi-jare.

    La ĉina-usona kunlaboro pri aidoso estas grava konsistiga parto de la sinteza programo de tutmonda preventado kaj kuraco de aidoso iniciatita de la malsano-preventa kaj kuraca centro de Usono. Kunlaboro kun 25 landoj daŭros 5 jarojn kaj Usono donos 15 milionojn da usonaj dolaroj. La kunlaborado inkluzivas preventon de infektiĝo de aidoso, plibonigon de kuraca kaj simpatia medio de aidosuloj kaj plifortigon de kontrolado.

    Respondeculo de la Pekina Centro de Preventado kaj Regado de Malsanoj konigis, ke la ĉina-usona kunlaboro pri aidoso komencita en Pekino povos levi la kapablon de la publika higiena sistemo de Pekino kontraŭ aidoso, helpi Pekinon starigi talentan kaj spertoriĉan trupon por preventi kaj kuraci aidoson kaj puŝi la preventon kaj kuracon de aidoso de Pekino al nova nivelo.

    Li diris ankaŭ, ke dank' al la praktikado de tiu programo la observaj punktoj de Pekino havos pli vastan reprezentecon, ke ilia nombro kreskis de 4 al 22, kiuj akcente plivastigos observadon al altpatogenaj homgrupoj kaj ordinaraj homgrupoj. Krome ili donos al la registaro pli sciencajn apogpunktojn por preventado kaj kuraco de aidoso.

    Nun oni trovis infektitojn kaj aidosulojn en la 15 gubernioj kaj distriktoj de Pekino, kaj la nombro kreskas jaro post jaro. Statistiko montras, ke ĝis la fino 2003 oni konstatis pli ol 1600 aidosulojn kaj infektitojn en Pekino, pli multe ol en aliaj regionoj de Ĉinio.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688