UN laŭdas Ĉinion pro ĝia helpo al katastrofitaj landoj

    La 4-an de januaro, en la stabo de UN, Nov-Jorko, asista ĝenerala sekretario de UN pri humanismaj aferoj laŭdis la helpon de aziaj landoj al la landoj atakitaj de teruraj tertremo kaj cunamo. Li diris, ke Ĉinio kaj Hindio estas inter la plej grandaj helpantaj landoj.

    Li diris, ke post la terura cunamo li plurfoje intervidiĝis kun reprezentantoj de Ĉinio kaj Hindio. La du landoj donacis ne nur monon, sed anka ŭ multe da urĝe bezonataj materialoj kaj faris grandan helpon al la internacia urĝsava laboro.

    Li la ŭ dis iujn malriĉajn landojn, kiuj malavare donacis monon kaj materialojn al la katastrofitaj landoj. Li diris, ke anka ŭ Nepalo kaj Orienta Timoro faris aktivan urĝsavan laboron kaj senprecedence grandan helpon al la katastrofitaj landoj. Li estis kontenta anka ŭ pro la helpoj de la landoj ĉe la Persa Golfo.

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688