Je
la 9-a horo de la 11-a de septembro, 2001, (lau la loka tempo) la 110-etaghaj
ghemelaj domoj de la Monda Komerca Centro, estis frapataj de aviadiloj en la dauro
de 18 minutoj kaj forte eksplodis. En malpli ol unu horo tiuj du domoj, emblemo
de Novjorko, ruinighis unu post la alia.
Oni terurighis.
Post nelonge ankau Pentagono kaj la Parlamenta Monto eksplodis. En densa fumo
unu angulo de la domo de la Usona Chefstabejo ruinighis. La Blanka Domo, Shtata
Konsilantaro, Ministrejo de Financo kaj aliaj gravaj registaraj organoj evakuighis.
Oni scios la konkretan nombron de la mortintoj kaj vunditoj iom pli malfrue.
Kiam
la Monda Komerca Centro estis duafoje atakita, usona prezidanto Bush ordonis,
ke la registaro mobilizu chiujn fortojn por helpi la vunditojn kaj familianojn
de la vunditoj kaj mortintoj kaj fari kompletan enketon pri la afero kaj serchi
la komplotintojn. Li diris en la gazetara konferenco, ke Usono estas atakita de
teroristoj.
Post kiam Pentagono en Vashingtono estis
atakita, la usona registaro ordonis fermi chiujn usonajn aerodromojn kaj postulis,
ke chiuj aviadiloj flugantaj de eksterlande al Usono returnu sin au surterighu
aliloke. Aviadiloj de usona aer-armeo haste levighis por bari la vojon al chiuj
aviadiloj, flugantaj al Vashingtono. Tio estas senprecedenca en la usona historio.