Kune klopodi por labordonado

de ZHAO XI

    En la 5-a de marto chefministro Wen Jiabao faris laborraporton de la registaro al la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso. Li diris, ke en 2003 la registaroj de diversaj niveloj de Chinio serioze praktikis serion da rimedoj ellaboritaj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio pri labordonado, donis grandan financan kaj politikan subtenon kaj dedichis grandan energion por tiuflanka laboro. La centra registaro aldonis 4.7 miliardojn da juanoj kiel specialan subvencion por subteni labordonadon.

    Qiu Xiaohua, membro de la Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco kaj vicestro de la Shtata Statistika Buroo, diris, ke en 2003 oni plimultigis 8.59 milionojn da postenoj, 10.38 milionoj da senlaborighintoj akiris prioritatan legitimilon por laborakiro, kaj 4.4 milionoj el ili reakiris laboron.

    Kia estos la situacio de labordonado en 2004? Kiel pensas pri tio la laborakirintoj kaj cheestantoj de la du sesioj? Por solvi la demandojn mi enketis pri la vivo de kelkaj homoj bezonantaj laborpostenon kaj cheetantoj de la du sesioj.

Mi deziras stabilan laboron

Chen Enjun:

    Mi estis laboristo en lakfabriko de Pekino kaj antau du jaroj perdis la laboron. En la pasintaj du jaroj mi klopodis por trovi taugan laboron. Mi urghe bezonas stabilan laboron por vivteni la familion. Por trovi laboron mi plurfoje partoprenis en profesia trejnado kaj min rekomendis al multaj entreprenoj, sed mi trovis, ke la konkurenco estas tro intensa. Sperto de pli ol 20 jaroj en la profesio estis ne avantagho, sed balasto por mia laborserchado. Mi estas tre malforta en la konkurenco kaj trovighas en granda chagreno. Nun mi havas portempan laboron en autoparko. Subchiela laboro estas laciga, sed mi timas perdi la postenon, malgrau malalta salajro.

Estas pli malfacile trovi laboron por virinoj

Liu Xiuwen:

    Mi kaj miaj samtempuloj estas ne tiom junaj kaj ne havas altan klerecon nek ian lertecon. Kiam mi jhus perdis la laboron en shtata entrepreno, mi dronis en granda chagreno. Sed mi strebis al ideala profesio kaj ne akceptis la defion de merkata ekonomio. Mi nur negative atendis kaj ne havis kuraghon kaj memfidon por konkurenco.

    Sed por vivteno mi nepre devis havi laboron kaj petis amikojn helpi min trovi laboron. Fine mia amiko rekomendis min al malgranda restoracio por fari vermichelojn.

    Mi ne povas kompreni, kial dungantoj preferas junajn, alte klerigitajn kaj ech altastaturajn neglektante la efektivan bezonon. Mi kaj miaj samtempuloj estis rifuzitaj. Chu ni havas normalajn kanalojn por disvolvi nian kapablon? Kiom longe ni devas vadi en laborserchado?

Vojo etendighas tuj sub la piedoj

    Wang Zhaolan diris: “Reakiro de laboro ne estas por trovi elirejon, sed krei karieron.”

    45-jara s-ino Wang trapasis zigzagan vojon en laborserchado. Kiam shi unuafoje perdis la oficon, shi estis juna kaj malpacienca kaj renkontis malfacilojn. Post longa klopodo shi malfermis tebutikon. Shi estis sagha por altiri klientojn kaj la negoco iris tre bone. Sed poste la loko estis rekviziciita de la shtato kaj shi devis trovi alian laboron.

    “Post fermo de la butiko mi trovis laboron en iu trejna centro de stirado kaj estis promociita al la posteno de direktoro de akceptejo de la centro. Shi kaj shiaj dekkelke da kolegoj pene laboras kaj la centro funkcias prospere, ke en chefsezono chiutage venas 30 homoj por lerni stiradon.

    “Estas malfacile trovi laboron por homoj en mia agho, sed la merkato estas granda kaj laboro trovebla. Oni devas sin adapti al laboro, kaj ne adapti laboron al si. Reakiri laboron ne signifas trovi elirejon, sed kreon de kariero. Serioza kaj sincera sinteno al laboro montros vian valoron sur la nova scenejo.”

Akcenti laboron en plansetlejo

    Han Yudong (membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK):

    Labordonado koncernas vivtenandon de la popolo kaj stabilon de la lando. En 2004 oni planos doni laboron al 9 milionoj da homoj.

    Mi opinias, ke estas necese multigi la pocentojn de la terciara industrio. La terciara industrio konsistigas nur 33.2% de la totala nacia ekonomio. Espereble oni povos trovi laboron en plansetleja servado. Almenau 15 milionoj da plansetlejoj en la urboj de Chinio povos doni laboron.

    Senlaborighintoj malpli junaj ne havas altan klerecon kaj povas sin okupi pri servado en plansetlejoj.

    Estas necese atentigi, ke la servaj entreprenoj en multaj plansetlejoj estis fonditaj surbaze de kapitalo kolektita de la senlaborighintoj. Tiuj servaj entreprenoj estas malgrandaj kaj profito malgranda. Tial ili ne havas monon por trejni la laborantojn nek grandigi sian skalon. Krome inter la laborantoj kaj entreprenoj ne estas stabila interligo nek normo de salajro. Tio influas ne nur pluapashan disvolvighon de la terciara industrio en plansetlejoj, sed ankau labordonadon al pli multaj senlaborighintoj. Tial mi opinias, ke la registaro devas alpreni pozitivajn politikojn kaj finance subteni tiujn servajn entreprenojn por krei bonajn kondichojn por ili. Aliflanke senlaborighintoj devas forigi la koncepton, ke plansetleja servo estas humila.

Disvolvi per flekseblaj manieroj

    Lu Guangxiu (membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK):

    Flekseblaj manieroj estas ghenerala nomo por diversaj labordonaj formoj diferencaj de tradicia chefa metodo de labordonado rilate labortempon, pagon, lokon, asekuron, laboran interrilaton k.s. Flekseblaj manieroj de labordonado estas reformigho rezulte de disvolvo de sciencoj kaj teknologio kaj novaj industrioj kaj reformado de moderna entreprena administrado. Nun en disvolvighintaj landoj tre popularaj estas flekseblaj manieroj de labordonado, kiaj tuttaga laboro, perioda laboro, transloka laboro kaj kumula laboro. Nun en nia lando estas multaj ofertistoj de komercajhoj kaj asekuro, liberprofesiuloj (advokato, verkisto, kontribuanto, tradukisto, peranto k.s.), horlaboruloj kaj alispecaj laboruloj, kiuj apartenas al la kategorio de flekseblaj manieroj de labordonado.

    Fakto pruvis, ke flekseblaj manieroj de labodonado estas grava kanalo por doni laboron al senlaborighintoj kaj senlaboruloj en la urboj. 70% de tiuj homoj akiris laboron de tiu kategorio.

    Flekseblaj manieroj de labordonado faciligas solvon de la malfacilo por granda nombro da senlaboruloj pro tio, ke la sojlo por labor-akiro ne estas alta, kaj postulo al tekniko, talento kaj kapitalo ne estas rigora, kaj la senlaboruloj, kiuj ne estas fortaj en konkurenco de akiro de bonaj postenoj, povas facile trovi laboron tiuflanke. Kaj krome oni facile akiras au forlasas la laboron.

Novaj postenoj devenas de nova pensmaniero

    Zheng Chuguang (membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK):

    Kiam la richfontoj shrumpas, la tradiciaj industrioj pli kaj pli perdas avantaghon kaj pli kaj pli multaj superfluaj laboruloj perdas laboron, Heilongjiang-provinco frontas pli grandan premon ol aliaj lokoj pro serioza senlaboreco. Sed la provinco kompare kontentige solvis la problemon de labordonado per aktiva malfermo de labordona kanalo kaj plivastigo de labordona spaco en struktura reguligado, kaj dank' al tio la provinco garantiis glatan antauenpushon de reformado de shtataj entreprenoj, dauran disvolvighon de ekonomio kaj stabilecon de la socio.

    Merkata ekonomio estas kaprica, kaj shanghighema estas la laborakira bezono kunekzistanta kun la industrioj kaj profesioj. Se oni observas la labordonan situacion per fiksa rigardo sed ne mova rigardo, kaj dependas sole de la tiel nomataj tradiciaj industrioj por solvi problemon de labordonado, oni farighos pesimismaj. Se oni observas per aktiva rigardo, oni trovos, ke kune kun la struktura reguligado, ekonomia disvolvigho kaj plibonigho de la popola vivo, shpruce aperos novaj industrioj, novaj profesioj kaj novaj shancoj en neimagebla rapideco.

    Mi audis rakonton: du komercistoj de shuoj venis esplori merkaton de Afriko. Kiam ili vidis, ke la lokanoj estas nudpiedaj, unu el ili veis: “La afrikanoj ne portas shuojn, kaj al kiu mi ofertu miajn ledshuojn?” Sed la alia diris: “Kiom granda estos la debito, se afrikanoj portos shuojn!” Pri la sama afero oni venis al tute malsamajn konkludoj. La kialo kushas en tio, ke ili analizas aferon lau malsamaj pensmanieroj.

    Oni devas shanghi vidpunkton kaj krei novan pensmanieron por trovi laboron konforman al li en la situacio de pli kaj pli malfacila labor-akiro. Sukceso de labor-akiro dependas de laborserchantoj mem, sed ne de aliaj.

    Turni latentajn shancojn de labordonado en la realajn bezonas komunan klopodon de la registaro, socio kaj laborserchantoj. Se la laborserchantoj shanghos la koncepton, diligente lernos, larghigos la vidkampon kaj sin turnos al la laboroj, kiujn antaue ili ne atentis au ne volis akcepti, ili suriros pli larghan vojon de labor-akiro.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688