Malfacila parkado en grandaj urboj de Chinio

de ZUO YAN

    Xin Hua estas ordinara salajrulo en Pekino. Antau unu jaro li achetis automobilon. Antauhierau li veturigis sian edzinon al Hospitalo Renmin. Li jam atingis la hospitalon, sed nenie trovis garaghon. Li povis fari nenion alian ol igi la edzinon mem viziti kuraciston, kaj li veturigis la automobilon chirkaue kaj post duonhoro, kiam la edzino finis la viziton, li portis shin hejmen.

    Li loghas en plansetlejo konstruita en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. La loka registaro siatempe havis neniun difinon pri konstruo de parkejo en plansetlejo, char tiam nur tre malmulte da homoj havis privatan automobilon kaj nur de post 1995 rimarkindas la bezono de parkejo. En la lastaj du jaroj pli kaj pli multe da familioj ekhavis privatan automobilon.

    "Nun en nia plansetlejo la placo ofte estas plena de automobiloj kaj estas neniu loko por sportado. Komplete perdighis la forta vivetoso kaj plie ofte okazas konflikto inter la najbaroj pro autoparkado. Matene oni hastas al laborloko, sed alies automobilo baras la vojon, oni devas krii, ke la automastro movu sian veturilon. Tio ne nur malshparas tempon, sed ankau malbonigas nian animstaton." La autoposedantoj povas fari nenion alian ol alkutimighi al tio, char similaj problemoj okazas en aliaj lokoj de Pekino.

    La malfacila parkado ne nur kauzis maloportunon al la vivo de Xin Hua, sed ankau almetis al la registaro urghe solvendan problemon, char la parkado jam farighis urghe solvenda problemo malhelpanta la urban trafikon kaj vendadon de automobiloj.

Akra kontraudiro

    Chinio jam eniris en la epokon, kiam multaj privatuloj achetas automobilojn. Statistiko montras, ke nun la nombro de privataj automobiloj jam superis 10 milionojn, t.e. chiu 130-a homo havas unu automobilon kaj tiu cifero kreskas chiujare je 20-30%. Alia statistiko montras, ke nun en Chinio nur kvinono da autoj havas lokon en parkejo kaj plie la kreskado de la nombro de autoj estas evidente alta ol tiu de la parkejoj.

    En la lastaj jaroj tiu problemo farighis pli akra en grandaj urboj. La 4-an de augusto la Pekina Trafika Administracio publikigis, ke nun en Pekino estas 2 milionoj da autoj, kies 60% estas privataj, alivorte chiu cento da familioj havas 5.1 automobilojn.

    Shanhajaj materialoj montras, ke la automobiloj okupas nur 2% de la lokoj de la parkejoj, multe malpli grandan ol la internacia normo. Fine de aprilo, 2003, en Hangzhou nur triono da autoj havas sian lokon en la parkejoj.

    La kontraudiro farighis pli akra precipe en Chongqing, kiu nun havas 500 mil autojn kaj 528 parkejojn. En tiu urbo nur 38 mil autoj havas sian lokon en la parkejoj, t.e. 1/13 de la autoj havas sian lokon en parkejoj.

Kial naskighis tiel multe da malfaciloj?

    "Pro diversaj kauzoj la parkado estas tre malfacila kaj tiu malfacilo farighis pli kaj pli granda. Lau mi tio iagrade rilatas kun antauvido de la registaraj departementoj," diris respondeculo de la Pekina Trafika Administracio.

    Komence de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento oni taksis, ke en 2000 en Pekino kuros maksimume 700-800 mil autoj, sed fakte tiam la nombro de autoj en Pekino jam atingis 1.5 milionojn. Ghuste pro tiu malghusta konjekto oni ne donis sufichan atenton al la problemo de parkado.

    Krom la supre menciitaj, ankau alia faktoro, kiu kauzis malfacilon de parkado, estas alta pagigo en iuj parkejoj. Pro tio la nunaj parkejoj ne estas plene utiligataj.

    La parkejo de la Pekina Ekspozicio havas du etaghojn kun mil lokoj, tamen chiutage almenau 2/3 de la lokoj estas vakaj, dume la subtera parkejo de Tianyi-magazeno havas nur 158 lokojn, kaj pro malalta pagigo tie la parkado estas prospera.

    Char la automastroj ne estas tiel pagipovaj kaj plie la funkcio de la parkejoj estas malmulta kaj ilia prezo estas monopoligita de la registaro, tiel escepte de la domaj parkejoj en la komercaj kvartaloj, preskau chiuj parkejoj estas depresiaj. En tia situacio la socia kapitalo ne estas altirata al konstruado de parkejoj kaj sola investo de la registaro por konstrui parkejojn ne portos bonan profiton. Ghuste pro chio chi tio la malfacilo en parkado dumlonge ne solvighis.

Kiamaniere solvi la malfacilon?

    En 1999 la china registaro prenis tiun problemon kiel unu el la 6 trafikaj administraj sistemoj. Tio signifas, ke la china registaro alte taksas tiun problemon lau la vidpunkto de la sistemoj. Krom tio pluraj provincoj kaj urboj establis autoparkan administracion, tute novan departementon sub la urbokonstrua administracio, kiu estas destinita por projektado kaj konstruado de parkejoj. Tio markas, ke la registaro jam metis solvon de tiu problemo en sian tagordon.

    Por solvi la malfacilon de parkado Chinio devas plene disvolvi la publikan trafikon kaj kuraghigi la civitanojn kulturi en si modernan koncepton pri trafiko kaj plirapidigi konstruadon de parkejoj, kaj kiel eble plej multe utiligi la ekzistantajn parkejojn.

    Koncerne la investadon de la parkejoj, la registaro devas ellabori favorajn politikojn, por ke pli da entreprenoj investu parkejan konstruadon, kaj ne sin kateni per la tradicia rimedo, t.e. la registaro sola investas la konstruadon. Realiginte tiujn du metodojn, la parkeja konstruado en Pekino certe havos belan perspektivon.

 

 

(C) China Internet Information Center   (China Interreta Informa Centro)
E-mail:
webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688