En
nordorienta Chinio vivas 107 milionoj da loghantoj. La regiono
estas vasta kun abundo da naturaj richfontoj. Ghi, kiel grava
industria bazo de Chinio en la 50-80-aj jaroj de la pasinta
jarcento, ludis siatempe gravan rolon por disvolvigho de la
nacia ekonomio de Chinio.
De post 1945, kiam finighis la Kontraujapana
Rezistmilito de la china popolo, ghi ludis shlosilan rolon por
decidi la venkon kaj malvenkon en la milito inter Kuomintango
kaj la Komunista Partio de Chinio. Post kiam la popola armeo
gvidata de la Komunista Partio de Chinio tie enradikighis kaj
gajnis venkon en la Kampanjo Liaoxi-Shenyang, oni jam antauvidis,
kiu estos venkinto de la milito. La loko liveris al la popola
armeo abundon da materialoj. La popola armeo gajnis nordorientan
Chinion kaj prenis ghin kiel sian vastan postfronton, tiel ke
la armeo ligita kun la armitaj fortoj gvidataj de la kompartio
en nordokcidenta kaj norda Chinio farighis decidema kaj gajnis
iniciativon, tiam ghi povis kaj ataki kaj defendi. Tute sen
maltrankvilo ghi farighis vigla, energia kaj timiga por la malamikoj.
Nordorienta Chinio faris grandajn
kontribuojn al la china revolucio kaj konstruado, tamen en la
lastaj jaroj ghi estis ne sufiche atentata de la registaro.
Char oni ne taksis la lokon lau la strategia vidpunkto, tial
la tiea industria ekonomio dronis en depresio, grandnombraj
shtataj entreprenoj stagnis komplete au duone, kio kauzis al
ili grandan deficiton, kaj multaj laboristoj senlaborighis.
Jen la tiel nomata fenomeno de la nordoriento de Chinio.
La china registaro proponis prosperigi
la tiean industrion kaj metis tion sur la same gravan strategian
pozicion kiel ekonomian disvolvon de nordokcidenta Chinio. Tio
estas grava decido kun longdaura strategia valoro kaj kun tre
grava kaj profunda influo ne nur sur la ekonomia disvolvigho
de Chinio, sed ankau sur la stabileco kaj disvolvigho de la
china politiko.
Ekonomia signifo
La ekonomia prosperigho de nordorienta Chinio havas gravegan
signifon, char tiu regiono okupis gravan strategian lokon en
la tuta industria sistemo kaj la nacia ekonomio kaj ludis gravan
rolon. Ghia prosperigho certe havos profundan influon sur la
daura kresko de la nacia ekonomio, harmonia disvolvigho de ghia
ekonomio, strategia reguligo de la ekonomia strukturo, firmigo
de la publika posedsistemo kaj levo de la internacia konkurencpovo
de la chinaj varoj kaj entreprenoj kaj metos firman bazon por
realigi la bonhavecon en chiuj flankoj, felichigi la popolan
vivon kaj levi ghian kvaliton.
La ekonomia prosperigho de nordorienta
Chinio havas gravan signifon por jenaj tri sferoj:
A. Por levi la sintezan nacian forton de Chinio
Ghenerale dirite, nuntempe Chinio trovighas
en la meza periodo de industriigo, tial plirapidigo de industriigo
estas grava rimedo por levi la vivnivelon de la china popolo
kaj levi la sintezan forton de la lando. La potencigho de Chinio
bezonas kompletan industrian sistemon. Faktoj pruvis, ke pere
de ekstera intershangho kaj enkonduko de fremdlandaj kapitaloj
oni ne povas havigi al Chinio la kernan teknikon de alilandaj
translandaj kompanioj kaj oni nepre devas levi la sintezan nacian
forton per propra penado. Kompreneble la hodiaua pozicio de
la produktaj entreprenoj de nordorienta Chinio estas multe malpli
grava ol en la komenco de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento,
kiam Chinio ekpraktikis la politikon de reformado kaj pordmalfermo,
tamen tie ankorau konservighas kompleta industria sistemo, aktivadas
la industria laboristaro kun kompare alta kvalito, tio estas
supera en la hodiaua Chinio.
B. Por laborigo
Pro la iom-post-ioma malgrandigho de
la produktado, nun nordorienta Chinio farighis loko, kie koncentrighas
multe da senlaborighintaj homoj. Ghis 2001 almenau 16 milionoj
da lokanoj perdis sian laboron, tial prosperigi la malnovan
industrian bazon de la Nordoriento estas fundamenta rimedo por
pliigi la nombron de laborpostenoj, garantii la socian stabilecon
kaj levi la nivelon de la popola vivo.
C.
Por ekvilibrigi la ekonomian dispozicion de Chinio kaj akceli
ghian ekonomian disvolvighon
En la pasintaj pli ol 20 jaroj de reformado
kaj pordmalfermo, lau bezono de la ekonomia disvolvigho la china
registaro ellaboris apartan politikon por diversaj regionoj:
Unue oni malfermis chemaran regionon kaj poste Pudong-distrikton
de Shanhajo kaj la vastan lokon ambauborde de Yangzi-rivero
kaj fine la okcidentan parton de Chinio, kaj dank' al tio la
supre menciitaj regionoj atingis impetan ekonomian disvolvighon,
kio donis garantion por la daura disvolvigho de la makroskopa
ekonomio kaj samtempe ekvilibrigis la ekonomian kreskon de diversaj
regionoj.
Nordorienta Chinio havas bonajn fundamentajn
instalajhojn, grandan modernan industrian bazon, lertajn industriajn
laboristojn kaj diversajn teknikistojn, tial efektivigo de la
granda ekonomia disvolvigho en nordorienta Chinio povas plene
ekspluati la latentan forton de tiu loko kaj havas gravan signifon
por levi la sintezan nacian forton, bonkvalitigi la ekonomian
dispozicion kaj konstrui la bonhavan socion en chiuj flankoj.
Politika signifo
Prosperigi la malnovan industrian bazon estas ne nur ekonomia,
sed ankau grava politika tasko. Tio estas ankau praktikado de
la fundamentaj teorio, linio, programo kaj sperto de la Komunista
Partio de Chinio. Iri la socialisman vojon kun chinaj trajtoj
kaj manifesti la avantaghon de la socialisma sistemo postulas,
ke oni devas per praktiko pruvi, ke la malnova industria bazo
povas esti prosperigita kaj la shtataj entreprenoj bone funkciigataj.
La china registaro reprezentas la popolajn interesojn, tial
prosperigo de la tiea ekonomio estas bezonata de la popolo.
Kaj plie tio estas utila ankau al la socia stabileco kaj shtata
sekureco, char la stabileco de la malnova industria bazo strikte
rilatas al la ekonomia disvolvigho kaj socia stabileco de la
tuta lando, tial plirapidigi la reguligon, reformadon kaj prosperigon
de tiu regiono havas gravegan signifon ne nur por la shtato
sed ankau por la popolo.
Internacia kunlaboro
Por realigi la ekonomian prosperighon de nordorienta Chinio
estas nemankigebla la politika subteno de la registaro, tamen
sole la registara subteno ne sufichas. Oni devas krei bonan
medion por investado kaj precipe por intensigo de la sinteza
socia reguligo kaj bona legha sistemo. Oni devas havi ankau
novan pensfadenon en kreado de la ekonomia sistemo. Koncerne
la industriajn trajtojn oni devas intensigi la internacian kunlaboron.
Nun la china registaro donas grandan atenton al solvo de la
nuklea problemo de la Korea Popol-demokratia Respubliko cele
krei bonan medion por enkonduki la eksterlandan investon. Chinio
devas pluapashe intensigi la kompletan kunlaboron kun Rusio
kaj surbaze de praktikado de la fundamentaj principoj kaj defendo
de la shtata digno akceli la ekonomiajn rilatojn kun Japanio.
Por prosperigi la tiean ekonomion oni bezonas ankau partoprenon
de la Korea Respubliko.